Godhra
Godhra, laŭ guĝarata lingvo ગોધરા, laŭ hindia lingvo गोधरा, estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en orienta parto de subŝtato Guĝarato, en distrikto Panĉmahal, kie Godhra estas ties sidejo. La loknomo signifas: "tero de la bovino". Godhra estas unu el la religiaj lokoj en Barato.
Godhra | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 389001 [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 161 925 (2001) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 47′ N, 73° 37′ O (mapo)22.77722222222273.620277777778Koordinatoj: 22° 47′ N, 73° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 73 m [+] | ||
Horzono | Barata Norma Horzono [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
DemografioRedakti
Godhra havis populacion de 173 014 en 2021 kun legopovo de 88%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
GeografioRedakti
Godhra situas sur ebenaĵo en alteco 73 m. Dahod troviĝas 66, Vadodara 68, Anand 70, Nadiad 77, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 107, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 110, Bansvara 121, Mumbajo 431, tutlanda ĉefurbo Delhio 745, Kolkato 1514 kilometrojn (aere) [1].
HistorioRedakti
La historia nomo de Godhra estas "Godhrahk", kiu estis establita en 1415, sed oni trovis bronzan statuon de 975. En Godhra Vallabhbhai Patel unue renkontis Gandhi en 1917, poste komenciĝis la libereclukto.
Godhra estas vaste konata eĉ internacie pro deirpunkto de tumultoj en 2002. Tutŝtate religiaj tumultoj inter hinduoj kaj islamanoj komenciĝis, depost kiam trajno estis atakita kaj bruligita fare de muslimoj. Proksimume 56 trajnopasaĝeroj (ĉiuj hinduaj pilgrimantoj) estis bruligitaj vive. Pli poste en tuta Guĝarato pro la tumulto mortis ĉirkaŭ 2000.
LingvojRedakti
En Godhra la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la hindia.
ReligiojRedakti
En Godhra plejparto de la populacio estas muslimoj (51%), krome hinduoj (preskaŭ 47%), iomete ĝainistoj (iom pli, ol 1%).
EdukoRedakti
Godhra havas profanan universitaton, ankaŭ islaman universitaton kaj plurajn altlernejojn.
KlimatoRedakti
Godhra havas musonan kaj sekan sezonojn. Jare pluvas 702 mm. Inter junio-aŭgusto pro la musonoj pli ofte pluvas, inter januaro-majo praktike neniam pluvas. La averaĝa temperaturo estas 24 °C.
TrafikoRedakti
Al Godhra kuras tri fervojaj linioj kun stacidomo kaj 5 vojoj. La plej proksimaj flughavenoj funkcias en Vadodara kaj Ahmedabado.
VidindaĵojRedakti
- preĝejoj, (moskeoj, hinduaj temploj, tri belaj ĝainismaj temploj)
- parko nomata pri Jawaharlal Nehru proksime de busa stacidomo
- festivalo
FontojRedakti
- WikiTrans