Ĵaza trombonludo
Ĵaza trombonludado aŭ ĵaztrombonado estas la aparta ludmaniero de trombono en la ĵazo.
Superrigardo
redaktiĴazo kaj aparte la svingo verŝajne estas respondecaj por la plej gravaj ludoteknikaj evoluoj ekde la komenco de la 20-a jarcento kaj generis multnombron da elstaraj trombonistoj, en Usono muzikistojn kiel Kid Ory, Jack Teagarden, Trummy Young, Tommy Dorsey, Glenn Miller, Ted Heath, Kai Winding, J. J. Johnson, Curtis Fuller, Bill Watrous, Urbie Green, Frank Rosolino, Wycliffe Gordon kaj Robin Eubanks, en Germanujo ĉefe Albert Mangelsdorff kaj Conny Bauer .
La originoj kaj tradicilinioj de la ĵaztrombonado
redaktiLa trombono komencis kiel ritmo- kaj harmonio-instrumento: En la fruaj tagoj de ĵazo ĝi estas preskaŭ ne plu ol blovata kontrabaso; ĝi donis al la melodio-instrumentoj la harmonian fundamenton, sur kiu ili povis libere moviĝi.[1] En la ĵazbandegoj trumpetoj kaj trombonoj ludis en la latuninstrumenta sekcio, kiun kontraŭstaris la anĉinstrumenta sekcio, la saksofongrupo
Ĵazkritikisto Joachim-Ernst Berendt rigardis Kid Ory (1886–1973) la plej grandan tromboniston de la novorleana ĵazo; pluaj trombonistoj de ĉi tiu frua stilo estas Honoré Dutrey (1894–1935) kaj Preston Jackson (1902–1983). Berendt vidis laŭ la unua eldono de sia Jazzbuch (ĵazlibro) el 1953 ekde ĉi tiuj muzikistoj same kiel ekde löa blankula trombonisto George Brunies kvar ĉefliniojn de la trombonludado en ĵazo:
- La unua linio devendis de Kid Ory; ĝi kondukis trans Jimmy Harrison (1900–1931), kiu ludis en la orkestro Fletcher Henderson, al Dickie Wells (1907–1985) kaj Trummy Young (1912–1984), trombonisto ĉe Jimmy Lunceford kaj Louis Armstrong. Al la fino de ĉi tiu evolulinio Berendt starigis la unuan gravan tromboniston de la modernĵazo, Jay Jay Johnson (1924–2001).
- Ekde Preston Jackson iras dua linio trans Jimmy Archey (1902–1967), kiu ludis en la orkestro de Luis Russell kaj poste aktivis en la novorleanĵaza revivigo-movado, al Vic Dickenson (1906–1984); tiu ĉi estis plua modelo por Jay Jay Johnson.
- Deire de George Brunies Miff Mole (1898–1961), Jack Teagarden (1905–1964) kaj Tommy Dorsey (1905–1956) estis la tristelaro de la trombonistoj de la ĉikaga ĵazstilo. Dorsey siaflanke estis modelo por Barry Harris (1916–1973), soloisto en la bando de Woody Herman kaj por Kai Winding, kiu kunlaboris kun Jay Jay Johnson.
- Kvaran evolulinion Berendt vidas elire de Honoré Dutrey trans la fru-mortinta Charlie Green (1900–1936), kiu ludis en la orkestro de Fletcher Henderson, al la legendaj trombonistoj de la orkestro de Duke Ellington, Tricky Sam Nanton (1904–1986), Juan Tizol (1900–1984) kaj Lawrence Brown (1907–1988).
Gravaj trombonistoj de la modernĵazo
redaktiBill Harris (1916–1973) validas kiel grava liganto inter svingo kaj bibopo. Sub la influo de Harris (kaj Jay Jay Johnson) staris multaj trombonistoj post la Dua Mondmilito kiel ekz. Quentin Jackson, Urbie Green, Melba Liston, Jimmy Cleveland kaj Frank Rehak, kiuj kunmuzikis en multaj bandego-projektoj de Oliver Nelson, Miles Davis/Gil Evans aŭ Quincy Jones.
Jay Jay Johnson validas kiel plej grava trombonisto de la bibopo; poste li estis stilfara per sia sukcesa kunlaboro kun trombonisto Kai Winding (1922–1983) kiel Jay and Kai same kiel la bando Four Trombones kun Winding; Eddie Bert, Willie Dennis kaj Urbie Green.
Bob Brookmeyer (*1928) kiel muzikisto de la kool-ĵazo sub influo de Barry Harris venkigis la valvotrombonon en modernĵazo. Curtis Fuller (*1934) validas kiel grava trombonisteo de malmolbopo, aparte je sia ludado en la Art Farmer/Benny GolsonJazztet proksimume 1960, ekipite per neintermiksebla persona stilo.[2] Slide Hampton (*1932) ekligis per sia okteto en 1959 kun la legenda Capitol-orkestro (Birth of the Cool) de Miles Davis.
Jimmy Knepper kombinis la influojn de maljunaj trombonistoj kiel ekz. J. C. Higginbotham, Jack Teagarden, Lawrence Brown kaj Dickie Wells kun pli modernaj ludmanieroj kaj - apud Jay Jay Johnson - metis novajn akcentojn en la trombonludado.[3] Li estis en bandoj de Charles Mingus, i.a en Tijuana Moods, The Clown, Mingus Ah Um kaj Nostalgia in Times Square.[4]
Grachan Moncur III (*1937) validas kiel la unua trombonisto, kiu meze de la 1960-aj jaroj povis elpaŝi el la ombro de J.J. Johnson. [5] Li interesiĝis plie por sonoj ol por instrumenta tekniko. Plua trombonisto de avangarda ĵazo estas Roswell Rudd (*1937); Richard Cook kaj Brian Morton karakterizas lin kiel unu el la plej fantaziaj trombonistoj ekde J. J. Johnson. Julian Priester (*1935) estis stampa kiel trombonisto de ĵazrokmuziko en la seksteto de Herbie Hancock; li ludis i.a. en la senpianista kvinteto de Max Roach. George Lewis (*1952) devenis kiel elstara trombonisto el la ĉikaga AACM-rondo. Tie ankaŭ muzikis Joseph Bowie (*1953); li enkondukis la liberĵazan trombonludadon en la ĵazfunko.
La germano Albert Mangelsdorff (1928–2005) validas kiel noviganto de la ĵaza trombonludado.[6] Li evoluigis la fendosona trombonludadon per plurvoĉa ludmaniero. Eje Thelin (1938–1990), Mangelsdorff, Willem van Manen kaj Paul Rutherford (1940–2007) reprezentan la eŭropan tradicion de trombonludado. Ĉi tiu tradicilinio influis pli junajn trombonistojn kiel la aŭstron Christian Radovan, la anglinon Annie Whitehead, la germanon Hannes Bauer kaj la nederlandanon Wolter Wierbos.
Wycliffe Gordon (*1958) estas konata pro siaj reekprenoj sur la ĵaztradicio.[7] Trombonistoj de la moderna kreema ĵazo estas Ray Anderson, Steve Turré, Craig Harris, Art Baron kaj Robin Eubanks.
Gravaj sondiskaroj de ĵaza trombonludado ekde la epoko de longluda sondisko
redakti- Ray Anderson: Heads and Tales (Enja, 1995)[8]
- Ray Anderson/Lew Soloff: Where Home Is (Enja, 1998)
- Bob Brookmeyer & Jimmy Giuffre: Traditionalism Revisited (Blue Note Records, 1957)
- Bob Brookmeyer: The Dual Role of Bob Brookmeyer (OJC, 1954–1955)
- Vic Dickenson: Gentleman of the Trombone (Storyville, 1975)
- Curtis Fuller: Curtis Fuller with Red Garland (OJC, 1957)
- Curtis Fuller: Blues-ette (Savoy Records, 1959)
- Wycliffe Gordon: What You Dealin´ With (Criss Cross, 2001)
- Bill Harris/Ben Webster/Jimmy Rowles: Bill Harris and Friends (OJC, 1957)
- Jay Jay Johnson: The Eminent Jay Jay Johnson (Blue Note, 1953–1955)
- Jimmy Knepper: I Dream Too Much (Soul Note, 1984)
- George Lewis: Homage to Charlie Parker (Black Saint, 1979)
- Albert Mangelsdorff: Purity (Mood, 1990) (solo)
- Grachan Monchur III.: Evolution (Blue Note, 1963)
- Jackie McLean/Grachan Moncur III.: Destination... Out! (Blue Note, 1963)
- Roswell Rudd: Flexible Flyer (Black Lion, 1974)
- Archie Shepp mit Grachan Moncur und Roswell Rudd: Mama Too Tight (Impulse! Records, 1966)
- Kai Winding/Jay Jay Johnson: The Great Jay and Kai (Impulse, 1960), Nuf Said (Rhino, 1955)
- Jazz Club Mainstream – Trombone (Verve-Anthologie mit * Dickie Wells, Trummy Young, Jack Teagarden. Vic Dickenson, Bill Harris, Jay Jay Johnson, Kai Winding, J. C. Higginbotham, Quentin Jackson, Carl Fontana, Claude Jones, Benny Morton, Urbie Green, George Matthews
Literaturo
redakti- Joachim-Ernst Berendt: Das Jazzbuch. Fischer, Frankfurt am Main 1953.
- Joachim-Ernst Berendt, Günther Huesmann: Das Jazzbuch. Fischer, Frankfurt am Main 1994.
- Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz on CD. 6. Auflage. Penguin, London 2002, ISBN 0-14-017949-6.
- Martin Kunzler: Jazzlexikon. Rowohlt, Reinbek 1988.
- Horst Weber, Gerd Filtgen: Charles Mingus. Oreos, Gauting 1988.
Eksteraj ligiloj
redakti- David Wilken: Evolution of the Jazz Trombone Arkivigite je 2011-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Joachim-Ernst Berenst 1953, S. 126
- ↑ zit. nach Kunzler, S. 387.
- ↑ vgl. Horst Weber/Gerd Filtgen, S. 98.
- ↑ vgl.Kunzler, S. 637.
- ↑ vgl.Kunzler, S. 807.
- ↑ vgl. Kunzler S. 730.
- ↑ vgl. Cook & Morton
- ↑ Die Auswahl der Alben erfolgte nach dem The Penguin Guide to Jazz von Cook/Morton bzw. dem Jazz – Rough Guide von Ian Carr u.a..