(44594) 1999 OX3
(44594) 1999 OX3 estas tre granda, ne tre hela transneptuna objekto, kun discentra orbito simila al tiuj de la centaŭroj, malkovrita la 22-an de julio 1999 de la kanadaj astronomoj John J. Kavelaars kaj Brett J. Gladman, de la usona astronomo Matthew J. Holman kaj de la franca astronomo Jean-Marc Petit elde la Observatorioj de Mauna Kea en Hawaii (Usono).
(44594) 1999 OX3 | |
asteroido | |
Oficiala nomo | (44594) 1999 OX3 |
Aliaj nomoj | 1999 OX3 |
Historio | |
Malkovrintoj | J. Kavelaars, B. Gladman, M. J. Holman kaj J.-M. Petit |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
22-a de julio 1999 Mauna Kea, Usono |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
4,817 Tm (32,199 AU) 2,633 Tm (17,601 AU) 7,001 Tm (46,797 AU) |
Discentreco | 0,4534 |
Meza anomaliangulo | 350,604° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 2,626° |
Periodo | 66736,630 tagoj (182,715 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
259,042° |
Argum. de periapsido | 144,321° |
Terdistanco - Minimuma |
2,485 Tm (16,610 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~150 km |
Rotacia periodo | 0,386 tago (9,26 horoj) |
Geometria albedo | 0.111 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 7,0 |
OrbitoRedakti
Ĝia orbito krucas tiujn de Urano kaj de Neptuno : ĝi estas uranorenkonta kaj neptunrenkonta objekto ; ĝia urana MOID estas 0,132124 AU tie estas 19,765 milionj da km ; kaj ĝia neptuna MOID 0,498391 AU, tie estas 74,558 milionj da km.
Ĝi ne estas difinita kiel centaŭro far'de Minor Planet Center ĉar, laŭ MPC, centaŭroj havas grandan duonakson de malpli ol 30,066 AU. Kompense, Deep Ecliptic Survey difinas centaŭrojn laŭ dinamika klasifiko bazita sur la orbita konduto integralita sur 10 milionoj da jaroj. DES difinas centaŭrojn kiel neresonancajn objektojn kies perihelio estas iam ajn dum la integralo pli malgranda ol la perihelio de Neptuno. Laŭ tiu difino (44594) 1999 OX3 estas ja centaŭro.
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Slipo de (44594) 1999 OX3 (de IAU Minor Planet Center)
- angle (44594) 1999 OX3 : Parametroj kaj simulado de orbito (de JPL Small-Body Database Browser)
- angle Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj por 44594
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj ; el la paĝoj de Robert Johnston
- angle Listo de Centaŭroj kaj Disdiskanoj, de Minor Planet Center
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (44001 – 45000) | Poste: |
---|---|---|
(44593) 1999 OG3 | (44594) 1999 OX3 | (44595) 1999 PE |