(85989) 1999 JD6

asteroido

(85989) 1999 JD6 estas malgranda malhela merkurrenkonta, venusrenkonta, kaj terrenkonta atona asteroido.

(85989) 1999 JD6
asteroido
Radara Bildo de (85989) 1999 JD6 elde Goldstone Solar System Radar
Radara Bildo de (85989) 1999 JD6
elde Goldstone Solar System Radar
Radara Bildo de (85989) 1999 JD6
elde Goldstone Solar System Radar
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (85989) 1999 JD6
Aliaj nomoj 1999 JD6
Malkovro
Malkovrinto LONEOS
Dato de malkovro 12-a de majo 1999
Loko de malkovro Flagstaff, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Atona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
132,117 Gm (0,8831 AU)
48,508 Gm (0,3243 AU)
215,726 Gm (1,442 AU)
Discentreco 0,6328
Meza anomaliangulo 238,103°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 1,442°
Periodo 303,144 tagoj (0,8300 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
130,171°
Argum. de periapsido 309,230°
Terdistanco
- Minimuma

7,140 Gm (0,04773 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
0.7 × 2 km
1,462 ± 0,021 km
Rotacia periodo 0,3193 tago (7,6638 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,056 ± 0,020
Observaj ecoj
Spektroklaso K
Absoluta magnitudo 17,1
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 12-an de majo 1999 de la teamo de la programo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, en Flagstaff (Arizono, Usono).

Ĝia malofta spektra klaso "K" estas subklaso de la klaso "S" ("ŝtona" asteroido el silikatoj de fero kaj de magnezio), sed de febla albedo kaj iom ruĝa.

Orbito redakti

Ĝi estas proksima de la orbitaj resonancoj 3:4 kun Venuso kaj 6:5 kun Marso.

Ĝia discentra orbito krucas tiujn de Merkuro, Venuso kaj la Tero:

  • Ĝia merkura MOID estas 0,06425 astronomia unuo (9,612 milionoj da km).
  • Ĝia venusa MOID estas 0,01034 astronomia unuo (1,547 miliono da km).
  • Ĝia tera MOID estas 0,04773 astronomia unuo (7,140 milionoj da km): ĝi estas rigardita kiel potence danĝera objekto.
  • La 12-an de januaro 1990 ĝi pasis al 0,09637 astronomia unuo (14,416 milionoj da km) de Merkuro.
  • La 8-an de marto 2111 ĝi pasos al 0,06400 astronomia unuo (9,574 milionoj da km) de tiu ĉi planedo.
  • La 18-an de oktobro 1941 ĝi pasis al 0,008913 astronomia unuo (1,333 miliono da km) de Venuso.
  • La 29-an de novembro 2067 ĝi pasos al 0,03041 astronomia unuo (4,549 milionoj da km) de tiu ĉi planedo.
  • La 25-an de julio 2015 ĝi pasis al 0,04842 astronomia unuo (7,244 milionoj da km) de la Tero.
  • La 27-an de julio 2186 ĝi pasos al 0,04373 astronomia unuo (6,542 milionoj da km) de nia planedo.

Observoj redakti

Okaze de ĝia proksima paso de 25-an de julio 2015 (je distanco 19-opa tiu de la Luno), ĝi estis observita elde la Observatoro de Green Bank kaj per la Goldstone Solar System Radar en Mojave-Dezerto. Radaraj bildoj montras strukturon de kontakta duopo de ĉirkaŭ 2 km laŭ ĝia granda akso. [1][2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (85001 – 86000)Poste:
(85988) 1999 JX5(85989) 1999 JD6(85990) 1999 JV6