117435 Severochoa

asteroido

117435 Severochoa estas malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 14-an de januaro 2005 de la hispana amatora astronomo Juan Lacruz elde la Observatorio de La Cañada en Avilo (Hispanio).

117435 Severochoa
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 117435 Severochoa
Aliaj nomoj 2005 AJ29; 2003 UB304 ;
2003 UF278
Nomita laŭ Severo Ochoa vd
Malkovro
Malkovrinto Juan Lacruz
Dato de malkovro 14-a de januaro 2005
Loko de malkovro Avilo (Hispanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
415,200 Gm (2,775 AU)
413,149 Gm (2,762 AU)
417,252 Gm (2,789 AU)
Discentreco 0,004941
Meza anomaliangulo 111,518°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 3,615°
Periodo 1688,873 tagoj (4,624 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
275,242°
Argum. de periapsido 217,745°
Terdistanco
- Minimuma

264,516 Gm (1,768 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,527 ± 0,056 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,034 ± 0,004
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 16,0
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la hispana biokemiisto Severo Ochoa (19051993), naskiĝinta en Luarko, (Asturio). Li malkovris en 1955 enzimon, tiel nomata « polinukleotida fosforilazo », kiu permesas la sintezon de la RNA. Lia malkovro alportis komprenon pri la transdono de la genetikaj informoj. Pro tiu laboro li ricevis en 1959 la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (117001–118000)Poste:
(117434) 2005 AE29117435 Severochoa(117436) 2005 AU30