134329 Cikno
134329 Cikno estas malgranda, malhela troja asteroido de Jupitero, kiu orbitas kun iom granda klinangulo, proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, do en la tiel nomata « Troja Tendaro ».[1]
134329 Cikno | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 134329 Cycnos |
Aliaj nomoj | 2377 T-3; 2001 QO179 |
Malkovro | |
Malkovrintoj | I. van Houten-Groeneveld, C. J. van Houten kaj Tom Gehrels |
Dato de malkovro | 16-a de oktobro 1977 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) kaj Leiden (Nederlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Jupitera Troja asteroido asteroido de Troja tendaro vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
773,775 Gm (5,172 AU) 710,912 Gm (4,752 AU) 836,638 Gm (5,593 AU) |
Discentreco | 0,08124 |
Meza anomaliangulo | 318,472° Epoko 17-a de decembro 2020 |
Klinangulo | 17,389° |
Periodo | 4296,676 tagoj (11,764 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
17,589° |
Argum. de periapsido | 278,683° |
Terdistanco - Minimuma |
567,175 Gm (3,791 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 17,695 ± 0,745 km |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,074 ± 0,014 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,46 |
Malkovro redakti
Ĝi estis malkovrita la 16-an de oktobro 1977 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (Usono) kaj de la nederlandaj geedzoj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la Observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la "Tria Enketo pri Trojanoj" (angle Third Trojan Survey).
Nomo redakti
Ĝi ricevis la nomon de Cikno, aliancano de Priamo dum la troja milito. Filo de Pozidono kaj de unu nimfo, lia korpo estis tiel malmola kiel fero; li estis nevundebla. Aĥilo provis trifoje mortigi lin per sia lanco, sed sen sukceso. Li tiam strangolis lin, post ke Cikno faletis sur ŝtono.
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (134001–135000) | Poste: |
---|---|---|
(134328) 2371 T-3 | 134329 Cikno | (134330) 3055 T-3 |