17656 Hayabusa

asteroido de la asteroida zono

17656 Hayabusa estas asteroido de la asteroida zono malkovrita la 6-an de novembro 1996 de la japana amatora astronomo Naoto Sato elde la privata observatorio de Ĉiĉibu (gubernio Saitama, Japanio).

17656 Hayabusa
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 17656 Hayabusa
Aliaj nomoj 1996 VL4 ; 1999 JM42
Nomita laŭ Hajabusa vd
Malkovro
Malkovrinto Naoto Sato
Dato de malkovro 6-a de novembro 1996
Loko de malkovro Ĉiĉibu (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
419,666 Gm (2,805 AU)
386,958 Gm (2,587 AU)
452,374 Gm (3,024 AU)
Discentreco 0,07794
Meza anomaliangulo 77,993°
Klinangulo 3,475°
Periodo 1716,192 tagoj (4,699 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
53,580°
Argum. de periapsido 261,881°
Terdistanco
- Minimuma

235,717 Gm (1,576 AU)
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo ~0,255 tago (~6,119 horoj)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,6
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la kosmosondilo Hajabusa (aŭ MUSES-C) disvolvita de JAXA kaj ISAS kaj lanĉita en 2003. Tiu kosmosondilo vojaĝis al 25143 Itokawa por kapti specimenojn da surfaca materialo. Tranpontinte multenombrajn malfacilaĵojn, Hajabusa fine revenis teren en 2010 kun eroj da surfaca materialo.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (17001 - 18000)Poste:
(17655) 1996 VL317656 Hayabusa17657 Himawari