Malfermi la ĉefan menuon

25143 Itokawa

asteroido

25143 Itokawa estas tre malgranda apolona asteroido malkovrita la 26-an de septembro 1998 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono) kaj nomita en memoro de Itokawa Hideo (19121999), kiu estis pioniro de la japana raketotekniko kaj de la japana kosmoesplora programo.

25143 Itokawa
asteroido
Radaraj bildoj de Itokawa
Radaraj bildoj de Itokawa
Oficiala nomo 25143 Itokawa
Aliaj nomoj 1998 SF36 ;
Historio
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro
Loko de malkovro
26-a de septembro 1998
Socorro (Usono)
Unua surteriĝo Hajabusa
19-an de novembro 2005
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
198,087 Gm (1,324 AU)
142,600 Gm (0,9532 AU)
253,577 Gm (1,695 AU)
Discentreco 0,2801
Meza anomaliangulo 2,073°
Epoko : 31-a de julio 2016
Klinangulo 1,621°
Periodo 556,544 tagoj (1,524 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
69,080°
Argum. de periapsido 162,795°
Terdistanco
- Minimuma

1,944 Gm (0,012995 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
0,535 × 0,294 × 0,209 km
0,33 km
Rotacia periodo 0,506 tago (12,132 horoj)
Geometria albedo 0,36
Observaj ecoj
Spektroklaso S(IV) ; Q
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 19,2
Information icon.svg
vdr

Ĝi estas marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝeran objekton :[1]

- La 27-an de junio 1905 ĝi pasis al 0,01155529 AU (1,729 miliono da km) de Tero
- La 9-an de aprilo 2167 ĝi pasos al 0,025180945 AU (3,767 milionoj da km) de nia planedo.

- La 24-an de majo 1906 ĝi pasis al 0,019674404 AU (2,943 milionoj da km) de Marso
- La 22-an de marto 2167 ĝi pasos al 0,018546095 AU (2,774 milionoj da km) de Marso.

EsploradoRedakti

En 2005 la japana kosmosondilo Hajabusa de la JAXA esploris la asteroidon tuŝis ĝin la 19-an de novembro 2005 kaj prenis specimenojn de ties polvo. En 2010, la sondilo realportis la specimenojn al la Tero. Ni scias nun ke la asteorido esta sama naturo kiel la kondritaj meteoritoj.[2]

Laŭ fotografioj, 25143 Itokawa aspektas kiel rubamaso.[3]

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti