Malfermi la ĉefan menuon

1777 Gehrels

asteroido

1777 Gehrels estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, fotita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar.

1777 Gehrels
asteroido
Oficiala nomo 1777 Gehrels
Aliaj nomoj 4007 P-L ; 1937 GN ;
1941 BU ; 1951 QB ;
1958 DA ; A905 UE ;
A923 AA
Historio
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro
Loko de malkovro
24-a de septembro 1960
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
392,722 Gm (2,625 AU)
385,010 Gm (2,574 AU)
400,434 Gm (2,677 AU)
Discentreco 0,0196
Meza anomaliangulo 199,553°
Klinangulo 3,151°
Periodo 1553,597 tagoj (4,254 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,38 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
334,895°
Argum. de periapsido 133,306°
Naturaj satelitoj ?
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,1182 tago (2,8373 horoj)[1]
Observaj ecoj
Spektroklaso Sq
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 11,1
Information icon.svg
vdr

La fotaj platoj estis senditaj en Nederlandon por esti ekzamenitaj de la geedzoj Cornelis Johannes van Houten kaj Ingrid van Houten-Groeneveld en la observatorio de Leiden.

La nomo de la asteroido honoras la nederlandevenan usonan astronomon Tom Gehrels, unu el ĝiaj malkovrintoj.

Ĝia nestabila luma kurbo[1] lasas suspekti ke ĝi povus esti duopa asteroido.

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti