2131 Mayall
2131 Mayall estas malgranda meze hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.
2131 Mayall | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 2131 Mayall |
Aliaj nomoj | 1975 RA |
Nomita laŭ | Nicholas Mayall vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Arnold R. Klemola |
Dato de malkovro | 3-a de septembro 1975 |
Loko de malkovro | Monto Hamilton (San Jose) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono interna ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
282,341 Gm (1,887 AU) 251,024 Gm (1,678 AU) 313,660 Gm (2,097 AU) |
Discentreco | 0,111 |
Meza anomaliangulo | 245,731° |
Klinangulo | 33,989° |
Periodo | 947,051 tagoj (2,593 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 21,68 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
306,086° |
Argum. de periapsido | 38,448° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 8,56 ± 0;07 km Ĉefa korpo : 8,2 ± 0,07km |
Rotacia periodo | 0,1070 tago (2,5678 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,198 ± 0,034[1] 0,224 ± 0,019[2] |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 12,72 |
Malkovro
redaktiĜi estis malkovrita la 3-an de septembro 1975 de la usona astronomo Arnold Richard Klemola elde la Observatorio Lick, sur la Monto Hamilton, apud San Jose (Kalifornio).
Nomo
redaktiĜia nomo honoras la usonan astronomon Nicholas Ulrich Mayall (1906 - 1993) direktoro de la Observatorio de Kitt Peak de 1960 al 1971.
Satelito
redaktiĜia satelito estis malkovrita per observoj de ĝia luma kurbo fare de B. D. Warner, P. Pravec, P. Kuŝnirak, K. Hornoch, J. Vilagi, L.Kornoš, Š. Gajdoš, P. Veres, A. Galád, W. Cooney, J. Gross, D. Terrell, Yu. Krugly, kaj V. G. Chiorny inter la 30-a de novembro kaj la 16-a de decembro 2009 kaj anoncita la 31-an de decembro 2009. Ĝi havas taksatan diametron de 2,46 km kaj ĝi orbitas je distanco de ĉ. 18 km kun orbita periodo de 23,48 horoj (0,9783 ± 0,0004 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Notoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle 2131 Mayall; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (2001 - 3000) | Poste: |
---|---|---|
2130 Evdokiya | 2131 Mayall | 2132 Zhukov |