Adrián Galád

slovaka astronomo

Adrián GALÁD estas slovaka astronomo.

Adrián Galád
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1970 (1970-01-01) (54-jaraĝa)
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li estas instruisto pri matematiko kaj fiziko en la Komenia Universitato de Bratislava kaj observas elde la Observatorio de Modra.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 65 asteroidojn[1] inter 1995 kaj 2004 en kunlaboro kun Dušan Kalmančok, Alexander Pravda, Juraj Tóth, Peter Kolény, Leonard Kornoš kaj Štefan Gajdoš.

La asteroido 32008 Adriángalád[2] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti