Juraj Tóth

slovaka astronomo

Juraj TÓTH (naskiĝis en 1975) estas slovaka astronomo, profesoro pri astronomio ĉe la Universitato Komenio de Bratislavo kaj ano de la Internacia Astronomia Unio.[1]

Juraj Tóth
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1975 (1975-03-25) (49-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Alma mater Universitato Komenio en Bratislavo
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li observis la meteorfluon Leonidojn de 1998 elde la Observatorio de Modra, la rezulto de tiu laboro estis eldonita en la revuo Earth, Moon, and Planets.[2]

Li publikigis ankaŭ en multenombraj astronomiaj revuoj fakigitaj en meteoroidoj. Lia laboro Orbital Evolution of Příbram and Neuschwanstein estis montrita en la Smithsonian Astrophysical Observatory.[3] En 2010, dum ekspedicio, li trovis la unuan eron de la meteorŝtono "Košice", kiu estas la 14-a meteorŝtono en la mondo kun genealogio.[4]

Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 16 asteroidojn[5] inter 1998 kaj 2001 en kunlaboro kun Adrián Galád, Dušan Kalmančok kaj Leonard Kornoš.

La asteroido 24976 Jurajtoth[6] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti