26471 Tracybecker

asteroido

26471 Tracybecker estas malgranda, treege hela duopa marsrenkonta asteroido, ankaŭ kasifikata en la Hungaria familio. Ĝi estis malkovrita la 8-an de januaro 2000 de la teamo de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

26471 Tracybecker
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 26471 Tracybecker
Aliaj nomoj 2000 AS152; 1951 YZ1
Nomita laŭ Tracy M. Becker vd
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 8-a de januaro 2000
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
286,974 Gm (1,918 AU)
242,752 Gm (1,623 AU)
331,197 Gm (2,214 AU)
Discentreco 0,1541
Meza anomaliangulo 223,083°
Epoko : 31-a de julio 2016
Klinangulo 19,689°
Periodo 970,455 tagoj (2,657 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
268,735°
Argum. de periapsido 58,863°
Terdistanco
- Minimuma

100,211 Gm (0,6699 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro 5,69 ± 0,414 km (ĉefa korpo)
Rotacia periodo 0,112 tago (2,687 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,304 ± 0,046
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,3
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras Tracy Michelle Becker,[1] kiu determinis la formojn de la komponantoj de la asteroido (153591) 2001 SN263, la unua triopa asteroido malkovrita en la loĝantaro de la apudteraj asteroidoj. Ŝi faris tiun laboron kiel studentino laborante ĉe la Observatorio de Arecibo, por ricevi sian Ph. D. en 2016.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 13-an de julio 2009 de B. D. Warner, A. W. Harris kaj D. Pray per observoj de lumaj kurboj elde la Observatorio de Palmer Divide; la Space Science Institute kaj la Observatorio de Carbuncle Hill; anoncita la 20-an de julio 2009.[2]

Tiu satelito, de diametro 2,05 ± 0,19 km, orbitas kun granda duonakso de 18 km kaj periodo de 1,637 ± 0,0004 tago (39,288 horoj).

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (26001 – 27000)Poste:
(26470) 2000 AT15026471 Tracybecker(26472) 2000 AC162