(153591) 2001 SN263

asteroido

(153591) 2001 SN263 estas malgranda, malhela triopa amora asteroido malkovrita la 20-an de septembro 2001 en la kadro de la kampanjo Lincoln Near-Earth Asteroid Research (LINEAR) elde la situejo de Socorro de la Laboratorio Lincoln (Nov-Meksiko, Usono).

(153591) 2001 SN263
asteroido
Radara bildo de (153591) 2001 SN263 elde Arecibo, 11-a de februaro 2008
Radara bildo de (153591) 2001 SN263
elde Arecibo, 11-a de februaro 2008
Radara bildo de (153591) 2001 SN263
elde Arecibo, 11-a de februaro 2008
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (153591) 2001 SN263
Aliaj nomoj 2001 SN263; 1997 ED33
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 20-a de septembro 2001
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
297,290 Gm (1,987 AU)
154,565 Gm (1,0332 AU)
440,015 Gm (2,941 AU)
Discentreco 0,4801
Meza anomaliangulo 61,860°
Epoko 9-a de aŭgusto 2022
Klinangulo 6,694°
Periodo 1023,248 tagoj (2,802 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
325,738°
Argum. de periapsido 173,080°
Terdistanco
- Minimuma

7,283 Gm (0,04868 AU)
Naturaj satelitoj 2
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
2,8 × 2,7 × 2,9 km
Kombinata: 2,85 km
Ĉefa korpo: 2,6 km
Maso
- Denso
9,51 x 1012 ± 1,3 x 1011 kg
0,85 ± 0,15 g/cm³
Rotacia periodo 0,1426 tago (3,423 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,04
Observaj ecoj
Spektroklaso C, B
Absoluta magnitudo 17,11
vdr

Ecoj redakti

Ĝia spektra klaso "C" aŭ "B" indikas "karbonecan" korpon, riĉan je organikaj komponaĵoj kaj hidrataj mineraloj, de komponiĝo proksima de tiu de la karbonecaj kondritoj.

Orbito redakti

Ĝi estas en orbita resonanco 2:3 kun Marso. Ĝia discentra orbito krucas tiun de Marso kaj ekstere tanĝas tiun de la Tero: ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido. Ĝia malsuprenira nodo estas tre proksima de la tera orbito: tio, kio faras de ĝi potence danĝeran objekton.

Satelitoj redakti

Ĝiaj ambaŭ satelitoj estis malkovritaj la 12-an de februaro 2008 de M. C. Nolan, E. S. Howell, L. A. M. Benner, S. J. Ostro, J. D. Giorgini, M. W. Busch, L. M. Carter, C. Magri, D. B. Campbell, J.-L. Margot kaj R. Vervack uzinte radarajn observojn elde la Radioteleskopo de Arecibo de Porto-Riko, anoncita la 12-a de februaro 2008.

Tiuj satelitoj estas ankoraŭ ne nomitaj; la ĉefa korpo estis maloficiale kromnomita « alfo », kaj la satelitoj: « beto » kaj « gamo ».

« Alfo » estas korpo proksimume sfera de dimensioj 2,8 ± 0,1 km, 2,7 ± 0,1 km, kaj 2,9 ± 0,3 km.

« Beto » havas diametron de 1,06 km, orbitas kun granda duonakso de 16,633 ± 0,163 km, discentreco de 0,015 ± 0,009 kaj orbita periodo de 6,225 ± 0,0953 tagoj (149,4 horoj).

« Gamo » havas diametron de 0,46 km, orbitas kun granda duonakso de 3,804 ± 0,002 km, discentreco de 0,016 ± 0,002 kaj orbita periodo de 0,686 ± 0,00159 tago (16,464 horoj).

La rotaciaj periodoj de ĉi tiuj satelitoj estas ankoraŭ nekonataj.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (153001–154000)Poste:
(153590) 2001 SY256(153591) 2001 SN263(153592) 2001 SG266