45752 Venditti

asteroido

45752 Venditti estas malgranda, ne tre hela kaj malrapide rotacianta asteroido de la ĉefa asteroida zono malkovrita la 1-an de majo 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Lowell Observatory Near-Earth-Object Search (LONEOS) elde la Stacio Anderson Mesa de la Observatorio Lowell, sudoriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

45752 Venditti
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 45752 Venditti
Aliaj nomoj 2000 JY70
Nomita laŭ Flaviane Venditti vd
Malkovro
Malkovrinto LONEOS
Dato de malkovro 1-a de majo 2000
Loko de malkovro Flagstaff, Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
449,359 Gm (3,004 AU)
396,655 Gm (2,651 AU)
502,062 Gm (3,356 AU)
Discentreco 0,1173
Meza anomaliangulo 242,052°
Epoko: 1-a de julio 2021
Klinangulo 8,733°
Periodo 1901,517 tagoj (5,206 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
268,814°
Argum. de periapsido 73,661°
Terdistanco
- Minimuma

248,183 Gm (1,659 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 6,595 ± 0,246 km
Rotacia periodo 15,1 tagoj (361,985 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,147 ± 0,031
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,53
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de Flaviane Venditti,[1] observatoria sciencistino ĉe la Observatorio de Arecibo en Porto-Riko, fakulino pri radaraj observoj de apud-teraj objektoj, teknikoj de malseverigo de alfrapoj kaj dinamiko de la kosmoveturiloj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (45001 – 46000)Poste:
(45751) 2000 JH6645752 Venditti(45753) 2000 JL72