52872 Okiroo

asteroido
(Alidirektita el 52872 Okyrhoe)

52872 Okiroo estas mezgranda malhela asteroido de la klaso de la centaŭroj, malkovrita la 19-an de septembro 1998 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

52872 Okiroo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 52872 Okyrhoe
Aliaj nomoj 1998 SG35
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Ocyrhoe vd
Malkovro
Malkovrinto Spacewatch
Dato de malkovro 19-a de septembro 1998
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
1,252 Tm (8,367 AU)
0,8711 Tm (5,823 AU)
1,632 Tm (10,912 AU)
Discentreco 0,3041
Meza anomaliangulo 167,725°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 15,654°
Periodo 8840,411 tagoj (24,204 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
173,058°
Argum. de periapsido 337,951°
Terdistanco
- Minimuma

724,037 Gm (4,840 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 36,000 ± 1,200 km
Rotacia periodo 0,405 tago (9,72 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,058 ± 0,020
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 10,8
vdr

Orbito redakti

Ĝia discentra orbito etendiĝas inter tiuj de Jupitero kaj de Saturno, ĝi estas jupiterrenkonta kaj saturnrenkonta asteroido:

  • Ĝia jupitera MOID estas 0,488764 AU (73,118 milionoj da km).
  • Ĝia saturna MOID estas 0,566105 AU (84,688 milionoj da km).

Pro pasoj proksime de ambaŭ gasgigantoj, la orbito de 52872 Okiroo estas nestabila, ĝia espero de vivo estas taksita je 670 000 jaroj.

En 2008, 52872 Okiroo pasis ĉe sia perihelio; tiam estis observitaj gravajn variojn de magnitudo,[1], tio kiu povus montri partan sublimadon de la objekto.

Nomo redakti

Ĝia ricevis la nomon de la centaŭrino Okiroo, filino de Kirono kaj Kariklo laŭ la helena mitologio. Tiu nomo signifas "rapida kuro" aŭ "rapida fluo". Profetino, ŝi malkaŝis la planojn de la gedioj por la homaro, kaj pro tio estis aliformita en ĉevalino.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (52001 – 53000)Poste:
(52871) 1998 SR2752872 Okiroo(52873) 1998 SP35