54598 Bienoro

asteroido

54598 Bienoro estas granda malhela uranorenkonta asteroido de la klaso de la centaŭroj. Ĝi estis malkovrita la 27-an de aŭgusto 2000 de teamo de la Deep Ecliptic Survey elde la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo en Ĉilio.

54598 Bienoro
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 54598 Bienor
Aliaj nomoj 2000 QC243 vd
Astronomia simbolo vd
Malkovro
Malkovrinto Deep Ecliptic Survey
Dato de malkovro 27-a de aŭgusto 2000
Loko de malkovro Cerro Tololo (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Centaŭroj vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
2,458 Tm (16,433 AU)
1,969 Tm (13,160 AU)
2,948 Tm (19,706 AU)
Discentreco 0,1992
Meza anomaliangulo 312,343°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 20,745°
Periodo 24331,418 tagoj (66,616 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
337,776°
Argum. de periapsido 153,628°
Terdistanco
- Minimuma

1,823 Tm (12,187 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 172 km ― 237 km
Rotacia periodo 0,38 tago (9,14 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,050 ± 0,019
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 7,5
vdr

Ĝia diametro estas taksata inter 187,5 ± 15,5 km[1] kaj 206,7 ± 30 km.[2]

Ĝia orbito interne tanĝas tiun de Urano kun urana MOID de 0,690257 AU, tie estas 103,261 milionoj da km.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Bienoro, unu el la centaŭroj, kiuj provis forkapti la fianĉinon Hipodamion kaj aliaj virinojn dum la nupto de Piritoo. Li estis venkita de la heroo Tezeo, kiu saltis sur lian dorson, frakasis lian vizaĝon kaj frapis lin ĉe la tempioj.

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (54001 – 55000)Poste:
(54597) 2000 QZ22954598 Bienoro(54599) 2000 QN244