610-aj jaroj a.K.
◄ |
2-a jarmilo a.K. |
1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |
9-a jarcento a.K. |
8-a jarcento a.K. |
7-a jarcento a.K. | 6-a jarcento a.K. | 5-a jarcento a.K. | ►
Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 610-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- 619 a.K. - Morto de reĝo Xiang de Zhou (周襄王), reĝo de la Dinastio Zhou de Ĉinio.
- 618 a.K. - "Silfiumo" malkovrita en Kireno laŭ Teofrasto: "Silfiumo" estis neidentigita planto kiu estis uzata en la klasika antikveco kiel spicaĵo, parfumo, afrodiziaĵo, kontraŭkoncipilo kaj medicino
- 618 a.K. - 周頃王 (pinjine Zhōu Qǐng Wáng), persona nomo Jī Rénchén iĝas reĝo de la dinastio Zhou de Ĉinio.
- 616 a.K. - Lucius Tarquinius Priscus iĝas la legenda kvina reĝo de Romo.
- 615 a.K. - La armeo de la Nov-Babilona Imperio gvide de la reĝo Nabopolasaro komencas ataki urbojn de Asirio.
- 614 a.K. - Atako kaj prirabo de Asirio fare de armeoj de la Medoj kaj Babilonanoj.
- 613 a.K. - Mortas 周頃王 (pinjine Zhōu Qǐng Wáng), persona nomo Jī Rénchén, kiu nur kvin jarojn estis la reĝo de la dinastio Zhou de Ĉinio.
- 613 a.K. - Reĝo Zhuang de Ĉu supreniras al la trono de la ŝtato Ĉu en Ĉinio
- 612 a.K. - 周匡王 (pinjine Zhōu Kuāng Wáng), persona nomo Jī Bān, iĝas reĝo de la dinastio Zhou de Ĉinio.
- 612 a.K. - Alianco de Medoj, Persoj de la Aĥemenida Imperio, Skitoj, la Nov-Babilona Imperio kaj anoj de la urbo Suzo en Elamo sieĝas kaj konkeras Ninevon en la batalo de Ninevo. Reĝo Sîn-šar-iškun de Asirio estas mortigita en la atako. Rezulte sekvas falo de la Asiria imperio kaj plifortiĝo de la Nov-Babilona Imperio.
- 612 a.K. - Aŝur-uballit la 2-a provas konservi la Asirian imperion vivanta establante sin kiel reĝon de Harran.
- 612 a.K. - Takso: Babilono, ĉefurbo de Babilonio iĝas la plej granda urbo de la mondo, prenante la gvidon de Ninevo, ĉefurbo de Asirio.
- 610 a.K. - Nekao la 2-a sukcedas la reĝon Psametiko la 1-a kiel faraono de antikva Egiptio.
- 610 a.K. - Fondo de la urbo Naŭkratis en la Nila Delto de antikva Egiptio.
Naskiĝoj
redakti- 610 a.K. - Naskiĝo de Anaksimandro, greka filozofo (proksimuma dato)