6192 Javiergorosabel
asteroido
6192 Javiergorosabel estas malgranda, malrapide rotacianta sed treege hela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 21-an de majo 1990 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, en la kantono San Diego (Kalifornio, Usono).
6192 Javiergorosabel | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 6192 Javiergorosabel |
Aliaj nomoj | 1990 KB1 ; 1952 PA ; 1976 GT6 ; 1984 YS2 |
Historio | |
Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
21-a de majo 1990 Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
343,235 Gm (2,294 AU) 252,310 Gm (1,687 AU) 434,159 Gm (2,902 AU) |
Discentreco | 0,265 |
Meza anomaliangulo | 130,097° |
Klinangulo | 10,320° |
Periodo | 1269,395 tagoj (3,475 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
122,288° |
Argum. de periapsido | 169,040° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6,455 ± 0,082 km |
Rotacia periodo | 3,2854 tagoj (78,85 horoj) |
Geometria albedo | 0,353 ± 0,040 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 12,9 |
Ĝi estas asteroido de spektra klaso "S", tie estas "ŝtona" asteroido, kies surfaco konsistas ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio. Tiaj asteroidoj ĝenerale havas grandan albedon ; facte ĝi resendas ĉirkaŭ unu trionon de la suna lumo.
NomoRedakti
Ĝi estis nomita en memoro de la eŭska hispana astronomo Javier Gorosabel Urkia (1969 — 2015), kiu grave kontribuis al la studo de la gamo-radiaj ekbriloj. Li estis fervora popularigisto de astronomio.
Eksteraj ligilojRedakti
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
6191 Eades | 6192 Javiergorosabel | 6193 Manabe |