6361 Koppel

asteroido

6361 Koppel estas tre malgranda sed neordinare hela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 7-an de novembro 1978 de la usonaj geastronomoj Eleanor Francis Helin kaj Schelte J. Bus elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio Usono).

6361 Koppel
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6361 Koppel
Aliaj nomoj 1978 VL11 ; 1985 UP2 ;
1987 DR5
Nomita laŭ Thomas Koppel vd
Malkovro
Malkovrintoj E. F. Helin kaj S. J. Bus
Dato de malkovro 7-a de novembro 1978
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
361,762 Gm (2,418 AU)
303,279 Gm (2,027 AU)
420,245 Gm (2,809 AU)
Discentreco 0,162
Meza anomaliangulo 229,070°
Klinangulo 5,720°
Periodo 1373,549 tagoj (3,761 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
75,210°
Argum. de periapsido 144,038°
Fizikaj ecoj
Diametro 3.731 ± 0.057 km
Rotacia periodo 0,3797 tago (9,1122 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.419 ± 0.111
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,2
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la dana muzikisto Thomas Koppel (19442006), kiu komencis kiel klasika pianisto kaj komponisto. Li komponis la baleton Dødens Triumf (Triumfo de la Morto) kaj pli malfrue fondis la rok-muzikgrupon Savage Rose, kiu kunfandas elementojn de klasika muziko, ĵazo kaj bluso kaj eldiris profundan engaĝiĝon por la socia justeco.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
(6360) 1978 UA76361 Koppel6362 Tunizo