640-aj jaroj a.K.
◄ |
2-a jarmilo a.K. |
1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |
9-a jarcento a.K. |
8-a jarcento a.K. |
7-a jarcento a.K. | 6-a jarcento a.K. | 5-a jarcento a.K. | ►
Jen iuj ekzemplaj eventoj de la jardeko de la 640-aj jaroj antaŭ nia erao (= antaŭ Kristo = a.K.) en nia universo, pri kiuj jam verkiĝis artikoloj en la Vikipedio en Esperanto. Se vi verkas aŭ trovas alian artikolon esperantlingvan, kiu tre rilatas al tiu ĉi jardeko, vi bonvenas aldoni frazon pri ĝi ĉi tie kaj en la koncerna paĝeto pri la konkreta jaro - la postuloj pri "menciindeco" ne estas tro altaj en tempo tiom for de la nuntempo: principe eblas supozi, ke ĉiu evento el la 7-a jarcento antaŭ nia erao, pri kiu iu esperantisto penas verki propran artikolon en senerara lingvaĵo, aldonis referencojn, interpaĝajn kaj eksterajn ligilojn al la artikolo mem, konsiderindas sufiĉe grava por ankaŭ listiĝi ĉi tie.
- 649 a.K. Reĝo Aŝurbanipal de Asirio fondas bibliotekon, kiu inkluzivas nian plej fruan kompletan kopion de la Eposo de Gilgameŝ.
- 649 a.K. - Indabigaŝ aŭ Indabibi sukcedas la reganton Tammaritu la 2-a kiel reĝo de la Elama Imperio. Tamen, jam la sekvan jaron la elamanoj en ribelo mortigas lin.
- 649 a.K. - Babilonia ribelo sub Ŝamaŝ-ŝum-ukin estas disbatita de la armeo de Asirio.
- 648 a.K. - Pankraco fariĝas evento ĉe la Antikvaj Olimpikoj.
- La 6-an de aprilo 648 a.K. - Plej frua greke-kronika suna eklipso.
- 647 a.K. - Reĝo Aŝurbanipal de Asirio prirabas Suzon.
- c. 647 a.K. - La murartaĵa reliefo "Aŝurbanipal kaj lia reĝino en la ĝardeno", de la palaco ĉe Ninevo estas finita. Ĝi nun estas en La Brita Muzeo, Londono.[1]
- 645 a.K. - En la ĉinia libro de la Analoj de Printempo kaj Aŭtuno, estis registrite, ke la 24-an de decembro tiujare videblis kvin meteoroj en la ĉielo super kio nun estas provinco Henano. Ĝi estis la unua ĉina registrado de meteoroj.
- 641 a.K. - La romia reĝo Tulus Hostilius mortas kaj interrego komenciĝas (tradicia dato).
- 641 a.K. - Joŝia (יֹאשִׁיָּהוּ, Jôšijjā́hû; greke Ἰωσίας, Iōsías) fariĝas reĝo de Judio
- 640 a.K. - Decida venko de Asirio super la Elama Imperio; Aŝurbanipal kaptas ĝian lastan reĝon Ĥumma-Ĥaldaŝ la 3-a, aneksas Elamon, kaj ruinigas la landon.