7352 Hipsenoro

asteroido

7352 Hipsenoro estas mezgranda, malhela kaj malrapide rotacianta troja asteroido de Jupitero, malkovrita la 4-an de februaro 1994 de la japanaj astronomoj Sejĝi Ueda kaj Hiroŝi Kaneda elde la observatorio de Kuŝiro en Hokajdo (Japanio).

7352 Hipsenoro
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7352 Hypsenor
Aliaj nomoj 1994 CO; 1991 VD3
Nomita laŭ Hypsenor vd
Malkovro
Malkovrintoj S. Ueda kaj H. Kaneda
Dato de malkovro 4-a de februaro 1994
Loko de malkovro Kuŝiro (Hokajdo)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Troja tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
766,958 Gm (5,127 AU)
738,098 Gm (4,934 AU)
795,817 Gm (5,320 AU)
Discentreco 0,03763
Meza anomaliangulo 14,278°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 8,183°
Periodo 4240,017 tagoj (11,609 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
130,334°
Argum. de periapsido 128,108°
Terdistanco
- Minimuma

587,451 Gm (3,927 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 47,731 ± 0,789 km
Rotacia periodo 27 tagoj (648 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,093 ± 0,023
Observaj ecoj
Spektroklaso X/L
Absoluta magnitudo 10,03
vdr

Ĝi orbitas ĉe la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Jupitero, en la grupo tiel nomata "Troja Tendaro".[1]

Provoj mezuri ĝian rotacian periodon per luma kurbo malsukcesis,[2] tio, kiu povas montri, ĉu ke ĝia formo estus preskaŭ sfera, ĉu ke ĝi estas tre malrapide rotacianta. Tiu-ĉi lasta hipotezo praviĝis.[3]

Krom tre malrapida, ĝia rotacio estas ŝancela: astronomoj trovis rotaciojn ĉirkaŭ malĉefaj rotaciaj aksoj; tiu konduto estis observita ankaŭ ĉe la trojano 4902 Tesandro.[3]

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Hipsenoro, filo de Hippaso, kiu estis mortigita de la lanco de Deifobo, kiu unue rigardetis la ŝildon de Idomeneo antaŭ frapi Hipsenoron ĉe la hepaton. Deifobo jubilis sur Hipsenoro, pretendante vengon pri la morto de Asio.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7351 Yoshidamichi7352 Hipsenoro7353 Kazuya