77-a Hispana Kongreso de Esperanto

(Alidirektita el 77-a Hispana Esperanto-Kongreso)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 77-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Madrido de la 20a de julio ĝis la 22a de julio 2018 (ĝi parte koincidis kun la 51-a ILEI-Kongreso kiu okazis de la 21a de julio ĝis la 28a de julio) [1] Tiele, ke la organizantoj, la programeroj, la etoso kaj la agado estas la sama por ambaǔ kongresoj, krom la respektivaj asembleoj kaj laborkunsidoj de la koncernaj organizoj, plus la junulara sekcio de HEF, de hispana sekcio de ILEI, aŭ de SATeH. Okazis ankaŭ AMO-seminario (zorge de Duncan Charters, Cecily Lee, Mireille Grosjean) kaj E-Instruista Trejnado (EIT), zorge de Katalin Kovats.

Ili okazis ĝuste antaŭ la Universala Kongreso en Lisbono, kaj do por multaj esperantistoj la renkontoj povis taŭgi kiel antaŭgustumo de tiu granda evento. Krome, vizitantoj havis la ŝancon ĉeesti samtempe du altirajn eventojn kun ties propra etoso.

La kongresoj havis kiel bazan motivon la moton “La kultura heredaĵo de Esperanto”. Ĝi estis ankaŭ la ĉeftemo de kleriga simpozio, kiu disvolviĝis ene de la ILEI-kongreso, en kunlaboro kun la universitato UNED (Nacia Universitato de Jedistanca Edukado).

La baza sidejo estis studenta rezidejo Teresa de Jesús, en la universitata areo, en kiu ankaŭ eblis gasti dum la semajno (do, por partoprenantoj en ILEI-kongreso aŭ ambaŭ). La inaŭguro de la Hispana Kongreso (kaj parto de la aktivadoj de la ILEI-kongreso) okazis en la sidejo de la Fakultato de Filologio de la Universitato UNED, tute apude.

Estis 191 aliĝintoj, kaj ĉeestis 164 kongresanoj (sen konsideri la homojn kiuj ĉeestis nur la kongreson de ILEI).

Programeroj redakti

Prelegoj (inklude de ILEI) estis de Dennis Keefe, "Madrido kaj Movado dum la Movido: Observoj de naiva, novbakita Esperantisto en la Madrida EsperantoLiceo (MEL) de 1980 ĝis 1988", "La teorioj de Houle kaj Boshier pri plenkreskula lernado kaj ilia aplikado al ĉeestaj kaj virtualaj kursoj en Esperantujo", "Sukcesa modelo de Esperantoinstruado en la Seula EsperantoKulturcentro", "Esperanto-Plaĝo: de revo al realiĝo en Hispanio, 2019" kaj "UNESKO-Kuriero en niaj esperantaj klasĉambroj", de Riccardo Lamperti, "... Unamuno estis volapukisto! Unamuno, Salamanko kaj Esperanto", de Vicente Manzano-Arrondo, “Senpaga utila esplorado aŭ kiel oni gajnis ŝancojn en la Universitato de Sevilo”, de Ana Manero, "Maruja Mallo: multe pli ol avangarda artistino", de Manuel Pancorbo Castro, “La eduka modelo de UNED”, de Lida Elbakjan pri la armena kultura heredaĵo, de Irina Gonĉarova pri Esperanto-Poŝtkruciĝo kiel vojeto en kaj al Esperantujo, de Yasuo Tabuchi pri E-instruado kadre de Oomoto, de Duncan Charters pri Al Andalus, de Stefan MacGill pri AMO-seminarioj, de Marija Jerkovic pri Esperantonimoj, de Rob Moerbeek pri lingvaj esplorendaĵoj, de Aurora Bute pri Constantin Brâncuși, pioniro de modernismo en la skulptarto, de D. Ŝevĉenko kaj A. Striganova pri Esperanto en Rusia Universitato de Amikeco inter Popoloj (RUDN), de Mireille Grosjean pri La kultura heredaĵo de Esperanto, kaj aliaj.

La salonoj kie okazis la programeroj estis dediĉitaj al pioniroj de la Esperanto-movado en Hispanio, jam forpasintaj, aŭ al internaciaj pioniroj kun rilato al edukado: Ludoviko Lazaro Zamenhof, Juan Régulo Pérez, Cayetano Redondo Aceña, Ada Sikorska-Fighiera, Verda Majo, Jaume Grau Casas, Ricardo Codorniu, Carlos María Cortezo Prieto, Julio Mangada, Ángel Figuerola Auque, Emilio Herrera Linares, Juan Carlos Ruiz-Sierra, Julio Baghy, Andreo Cseh, István Szerdahelyi, Sidonio Pintado Arroyo, Mario Dazzini, Tibor Sekelj, Vicente Inglada Ors.

La distra aspekto estis kovrita de koncerto de Kaj Tiel Plu, Kajto, kaj plektrorkestro Calle del Barquillo, krom la spektaklo Vivu la teatro! kun Miguel Fernández kaj Ana Manero.

Oni organizis libroservon, prezentojn de nov-eldonitaj libroj, atelierojn pri informadiko, pri kantado, pri la revuo "Juna Amiko", ekspoziciojn pri Esperanto pioniroj, de fotoj "Kroata kultura heredaĵo kaj/en Esperantujo", de Marija Belošević

Estis ekskursoj al la urbo Madrido (nome la moderna M, la klerisma M, la beletra M, la esenca M kaj la Batalo de Madrido), al Alcalá de Henares, al Toledo, al Segovio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Vidu retejon en esperanto.es/kongreso Arkivigite je 2012-06-15 per la retarkivo Wayback Machine