7812 Billward

asteroido

7812 Billward estas malgranda malhela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 26-an de oktobro 1984 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).

7812 Billward
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7812 Billward
Aliaj nomoj 1984 UT
Nomita laŭ William Ward vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 26-a de oktobro 1984
Loko de malkovro Flagstaff (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
416,299 Gm (2,783 AU)
320,294 Gm (2,141 AU)
512,305 Gm (3,425 AU)
Discentreco 0,231
Meza anomaliangulo 26,509°
Klinangulo 16,204°
Periodo 1695,582 tagoj (4,642 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,85 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
232,214°
Argum. de periapsido 201,990°
Fizikaj ecoj
Diametro 23,48 ± 2,6 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0153 ± 0,004
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,3
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de William R. Ward[1], fakulo pri dimaniko kaj ĉiela mekaniko. Ward faris fundamentajn kontribuojn al multe da temoj en moderna planedoscienco, inkluzive suna nebulozo, dinamiko de la planedaj ringoj kaj ĉirkaŭplanedaj diskoj, deveno de Luno, formiĝo de planedesimoj, vario de la marsa klineco kaj ties influo sur la planeda klimato. Ward pasis plejparton de sia kariero en la Jet Propulsion Laboratory kaj en la Southwest Research Institute en Boulder.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7811 Zhaojiuzhang7812 Billward7813 Anderserikson