7848 Bernasconi
7848 Bernasconi estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 22-an de februaro 1996 de la italaj astronomoj Marco Cavagna kaj Augusto Testa elde la Observatorio de Sormano en Lombardujo (Italio).
7848 Bernasconi | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 7848 Bernasconi |
Aliaj nomoj | 1996 DF1 ; 1985 PT1 ; 1989 RQ4 |
Nomita laŭ | Giovanni Bernasconi vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | M. Cavagna kaj A. Testa |
Dato de malkovro | 22-a de februaro 1996 |
Loko de malkovro | Sormano (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
382,142 Gm (2,554 AU) 307,289 Gm (2,054 AU) 456,995 Gm (3,055 AU) |
Discentreco | 0,196 |
Meza anomaliangulo | 322,765° |
Klinangulo | 3,149° |
Periodo | 1491,238 tagoj (4,083 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,63 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
322,030° |
Argum. de periapsido | 315,706° |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,5 |
Nomo
redaktiĜi estas nomita en memoro de la fratoj Giovanni Bernasconi (1901–1965) kaj Angelo Bernasconi (1911–1990), famaj Italaj amatoraj astronomoj. Giovanni estis kunmalkovrinto de la kometoj C/1941 K1 (kvankam lia malkovro estis ne registrita pro malfruo en la komuniko pro la dua mondmilito), C/1942 C1 kaj C/1948 L1. Angelo disvolvis metodon por determini la realajn formon kaj orientiĝon de la kometaj vostoj. Ambaŭ fratoj estis aktivaj observantoj de kometoj, meteoroj kaj variantaj steloj. En 1965 ili establis en Saronno klubon de amatoraj astronomoj ; nun nomata " Gruppo Astrofili Giovanni e Angelo Bernasconi ".
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (7001 - 8000) | Poste: |
---|---|---|
7847 Mattiaorsi | 7848 Bernasconi | 7849 Janjosefrič |