916 Ameriko
asteroido
916 Ameriko estas malhela malgranda asteroido de la ĉefa asteroida zono, malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin elde la Simeiza observatorio, la 7-an de aŭgusto 1915, dum la unua mondmilito.
916 Ameriko | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 916 America |
Aliaj nomoj | 1915 S1 |
Historio | |
Malkovrinto | Grigorij Neujmin |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
7-a de aŭgusto 1915 Simeizo |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
353,799 Gm (2,365 AU) 270,323 Gm (1,807 AU) 437,125 Gm (2,922 AU) |
Discentreco | 0,236 |
Meza anomaliangulo | 172.400° |
Klinangulo | 11,097° |
Periodo | 1328,164 tagoj (3,636 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,37 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
329,84° |
Argum. de periapsido | 41,538° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 33,23 ± 1,3 km |
Rotacia periodo | ~ 1,58 tago (~ 38 horoj) ? |
Geometria albedo | 0,0530 ± 0,004 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | ? |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 11,20 |
Ĉar la observatorio de Simeizo ne povis plu komuniki kun la Astronomisches Rechen-Institut de Berlino, la asteroidoj tiam malkovritaj ricevis provizorajn numerojn kun la grekan literon Σ, kiu estis ŝanĝita al S.
Ĝi estis nomita "America" (Ameriko) la 24-an de februaro 1923 post la Koncilio de la Astronomoj de la observatorio Pulkovo kiu decidis "celebri la amikajn rilatojn inter la observatorioj kaj astronomoj"[1].
Alia ebla kialo de la nomo estas dankado al Usono por la helpo de la American Relief Administration dum la malsatego en Krimeo.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Slipo de (916) America (de IAU Minor Planet Center)
- angle 916 America : Parametroj kaj simulado de orbito (de JPL Small-Body Database Lookup)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
915 Cosette | 916 Ameriko | 917 Lyka |