9260 Edwardolson

asteroido

9260 Edwardolson estas tre malgranda sed tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 8-an de oktobro 1953 en la kadro de la Indianaa Programo pri la Asteroidoj elde la Observatorio Goethe Link, apud Broklino (Indianio, Usono).

9260 Edwardolson
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 9260 Edwardolson
Aliaj nomoj 1953 TA1; 1991 QH
Malkovro
Malkovrinto Indiana Asteroid Program
Dato de malkovro 8-a de oktobro 1953
Loko de malkovro Broklino (Indianio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
342,532 Gm (2,290 AU)
263,696 Gm (1,763 AU)
421,369 Gm (2,817 AU)
Discentreco 0,230
Meza anomaliangulo 127,117°
Klinangulo 5,097°
Periodo 1265,502 tagoj (3,465 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,68 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
214,611°
Argum. de periapsido 148,435°
Terdistanco
- Minimuma

114,024 Gm (0,7622 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 4,12 ± 0,36 km
Ĉefa korpo : 3,98 ± 0,35 km
Rotacia periodo 0,13 tago (3,0852 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,262 ± 0,037
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,0
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de Edward C. Olson, emerita profesoro ĉe la Indiania Universitato Bloomington. Li faris observojn, kiuj pruvis, ke la eksteraj tavoloj de la steloj, kiuj gajnas mason, estas misformitaj; kaj kielmaniere la angula movokvanto de la procezo de masa transporto povas konduki stelojn ĝis proksime de la limo de stabileco.

Satelito redakti

La satelito estis malkovrita per observado de lumaj kurboj inter la 6-a kaj la 30-a de oktobro 2005 fare de M. Jakubik, M. Husarik, J. Vilagi, Š. Gajdoš, A. Galád, P. Pravec, P. Kušnirák, W. R. Cooney, J. Gross, D. Terrell, D. Pray kaj R. D. Stephens, anoncita la 2-an de novembro 2005. Ĝi havas diametron de 1,07 ± 0,15 km, (27% de tiu de la ĉefa korpo). Ĝi orbitas kun periodo de 0,741 ± 0,00012 tagoj (17,784 ± 0,003 horoj) kaj duona grandakso de 7,2 km. Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (9001 - 10000)Poste:
9259 Janvanparadijs9260 Edwardolson9261 Peggythomson