Abaliget
Abaliget, germane Abaling estas malgranda vilaĝo kaj ŝatata feriejo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécs. Liget signifas: bosko.
Abaliget | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7678 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 613 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 38 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 9′ N, 18° 7′ O (mapo)46.14418888888918.11675Koordinatoj: 46° 9′ N, 18° 7′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 16,09 km² (1 609 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abaliget [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 16 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.1431/18.1176
- Alto super marnivelo: 219 m (ĉe la kavo)
- Loĝantaro: 630
- Poŝtkodo: 7678
- Telefonprefikso: 72
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Pécs. La lasta urbo, Komló kaj Sásd troviĝas po 16 km-ojn.
Historio
redaktiŜajnas, antaŭ la hungaroj keltoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1332 en formo "Abaligete". Fine de la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. En 1748 hungaroj kaj germanoj refondis Abaliget. Dum la popolnombrado en 1910 vivis tie 727 homoj, (551 germanoj, 176 hungaroj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, interretejo, vartejo por maljunuloj, kampadejo, biblioteko, restoracio, 2 etrestoracioj, 2 vendejoj, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Pentofaranta Sankta Maria Magdalena de 1796
- muzeo de vespertoj
- fiŝkaptista lago
- kavo trovita en 1768, 1380 m-ojn longa, el tio 500 m estas vizitebla, interne estas aerkuracloka ĉambrego por pulmomalsanuloj
Ĝemelkomunumoj
redaktiEsperanto
redaktiEn Abaliget longe okazis renkontiĝo de turistaj esperantistoj.