Abatejo de Michaelbeuern

muzeo en Aŭstrio

La abatejo Michaelbeuern (latine: S. Michaelis Archangeli apud Beurn) fondiĝis en la 8-a jarcento en la nuna vilaĝo Dorfbeuern en Aŭstrujo.

klostra komplekso
blazono sur la ĉefa enirejo
ĉefa altaro

Historio redakti

Jam dum la regado de la unuaj episkopoj salcburgiaj ekzistis surloke ĉelo monaĥa ĉ. la 736-a jaro. Ĝi en 817 nomiĝis Buria.[1] La prioro Michael Filz supozis en la 19-a jarcento ke la fare de Virgilio de Salcburgo en 749 konsekrita monaĥejo de Otting translokiĝis ĉ. 785 tien ĉi.[2] Post la interrompo de la klostra vivo per la militoj kontraŭ la hungaroj komenciĝis en 977 rekonstrua fazo post la bienodono fare de imperiestro Oto la 2-a. Sub la regado de la bavara palatino Hartwig la 1-a la abatejo nove fondiĝis. Dum la forlanta mezepoko responsis tre noblaj familioj pri la konvento.

Post solena novkonsekro de la romanika pilastra baziliko en la 18.7.1072 fare de la patriarko de Aquileia Sighard kaj la salcburgia arkiepiskopo Gebhardo. Temis do pri por-nobela duobla monaĥejo kiu baldaŭ poste estis estingita.

La unua nome konata abato estis Werigand (inter 1072 kaj 1100). Sub la abatado de Walther (1161–1190) Michaelbeuern floris. Li ankaŭ akiris gigantan biblion kiu skribiĝis ĉ. 1140. Pli kaj pli da animzorgaj laboroj transprenis la monaĥoj en la diversaj komunumoj, ekz. je Seewalchen am Attersee, je Obersulz kaj Währing, kie ankoraŭ hodiaŭ memorigas onin pri-ĉie la kvartalo Michelbeuern (t.e. la nuna kvartalo Alsergrund). Jam dum la 13-a jarcento estas mencio de konventa lernejo kiu poste eĉ instruis estontajn kantistojn.

Krizaj momentoj tiam pro naturkatastrofoj (ekz. incendio en 1364), pro malbona ekonomio kaj Reformacio neniam vere resaniĝis - kun escepto de reformoj laŭ la ideoj de la monaĥejo Melk sub la abatado de Georgo (1440–1472). Sed pliboniĝa fazo ekis en al 17-a jarcento kiu senteblis en la spirita vivo, en ekfloro de animzorgado, de edukado kaj de konstruado. Ne tute 25 monaĥoj estis docentoj ĉe la Salcburga universitato.

Gravaj artistoj tiutempaj, la skulptisto Meinrad Guggenbichler kaj la pentristo Johann Michael Rottmayr kreis la famegan ĉefaltaron en la barokigita konventa preĝejo. Sub la abateco de Anton Moser nove fariĝis la konventa alo, la biblioteko. En 1771 faris la freskojn en la abateja salonego Franz Nikolaus Streicher. En 1835 oni transdonis la konventon al la aŭgustenanoj de Mülln. De tiam fontas la animzorgada devo de la monaĥoj en Mülln kaj (ĝis septembro 2018) en Maxglan.

La nazioj fermis kaj la lernejon kaj la preĝejon. Rekomenco de la monaĥa vivo eblis baldaŭ post la Unua mondmilito kaj en 1950 estis konsekro de la reromanikigita preĝejo.

En la 21-a jarcento, sub la abatado de Johannes Perkmann, la modernigo klostra pli kaj pli efektiviĝis. La eksa ekonomia ero eĉ gajnis novan funkcion kiel kleriga centro kaj alvenis ankaŭ nova orgeno de la firmao Eisenbarth el Passau.[3]

En 2012 oni fermis la internejon kaj ekde 2013/14 malfermiĝis surloke nova mezlernejo.[4]

Referencoj redakti

  1. Heinrich Koller: "Zur Frühgeschichte der ältesten Klöster in der Umgebung von Salzburg." (1977) - Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde.
  2. Michael Filz: Geschichte des Salzburgischen Benediktinerstiftes Michaelbeuern. (1833), p. 12 ss.
  3. "Stift investiert in das Bräustübl und ins Dach." - Ĉe: SN, 10.11.2020
  4. "Private Neue Mittelschule der Benediktinerabtei Michaelbeuern feierlich eingeweiht." - Salzburger Landeskorrespondenz, 3.6.2018.

Literaturo redakti

  • Stefan Engels, Art. "Michaelbeuern", ĉe: Österreichisches Musiklexikon (tie ĉi interrete)
  • Michael Filz: Geschichte des salzburgischen benedictinerstiftes Michaelbeuern. 2 volumoj. Salzburg 1833 (Vol. 1: surrete; vol. 2: surrete)
  • Christliche Kunststätten Österreichs Nr. 375, Verlag St. Peter, Salzburg 2001

Eksteraj ligiloj redakti

48.02027777777813.029722222222