Abd al Malik

Abd al Malik estas la artista nomo de Régis Fayette-Mikano (nask. la 14-an de marto 1975 en Parizo), afrikdevena repisto.

Abd al Malik
Persona informo
Naskonomo Régis Fayette-Mikano
Naskiĝo 14-an de marto 1974 (1974-03-14) (50-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Religio islamo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioRespubliko Kongo vd
Alma mater Universitato de Strasburgo vd
Familio
Gefratoj Stéphane Fayette-Mikano vd
Edz(in)o Wallen vd
Profesio
Alia nomo Abd al Malik vd
Okupo repisto • diskografa artisto • kantaŭtorofilmreĝisoroverkisto • poeto vd
Aktiva dum 1988– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La patro de Malik estis alta ŝtatfunkciulo el la Popola Respubliko Kongo. Inter 1977 kaj 1981, Régis Fayette-Mikano vivis kun sia familio en Brazavilo. Post reveno al Francio, li vivis en moderpreza loĝejo de la kvartalo Neuhof de Strasburgo. Kiam eksedziĝis liaj gepatroj, li vivis kun sia patrino kaj siaj ses fratoj kaj fratinoj. Deliktinto dum periodo (poŝoŝtelisto, drogvendisto), li studis en la kolegio Saint-Anne de Strasbourg, kaj poste en la liceo Notre-Dame des Mineurs kaj fine en la Universitato Marc Bloch de Strasburgo, en duobla kurso pri filozofio kaj klasika literaturo. Li fondis repgrupon NAP (New African Poets — Nov-Afrikaj Poetoj, N.A.P.), kiun li estris.

Abd al Malik elektis sian scenejan nomon reference al sia persona naskiĝnomo "Regis" , kiu signifas "reĝo" en la latina dum en la araba ĝi estas "Malik". Li edziĝis kun la kantistino Wallen (kantistino) kaj estas patro de knabo, Muhammed Hamza.

Muzika kariero redakti

Denaske kristano, Abd al Malik multe inspiriĝis el islamo (Sufismo al kiu li konvertiĝis dum la adoleska periodo. De tiam, Abd al Malik aktivas por paco kaj kunvivado.

Li fariĝis oficiale, en 1999, disĉiplo de la granda spirita maroka Majstro Sidi Hamza al Qâdiri Boutchichi. Li daŭrigas nun sian karieron sola.

Lia serioza stilo estas ne vere klasifikebla pro mikseco de repo, ĵazo kaj slamo kun referencoj al franclingvaj kantistoj el kiuj Jacques Brel.

En liaj kanzonoj, la teksto estas forta, sencoriĉa kaj emociplena; la muziko plifortigas la intensecon de liaj vortoj, foje kantitaj, foje parolataj.

Lia estika kondutlinio por la kreado de sia albumo Gibraltar konsistis ''malkonstrui en la formo la nocion mem de la repo restante tamen hiphopo". Li ekkonsciis ke en la slamo, same kiel en islamo, li estis "en pozicio aperi kaj ne esti“, " ĉar tro malkvieta pri la reago de la publiko, zorgoplena pro la opinio de la homoj.Necesis al mi malkonstrui por rekonstrui". Sed nenio bona povas eliri ekster amo kaj akcepto de la alia" (Intervjuo kun Pierre Delanoë ĉe France Inter, julio 2006.</ref>.

En novembro 2007, dum intervjuo, li anoncis sian engaĝiĝon kontraŭ nelegoscieco kadre de nova projekto kiun li nomis BENI SNASSEN, konsistanta el N.A.P, Wallen, Bil'in, Hancho, Matteo Falkone kaj li mem [1].

En majo 2008, li partoprenis en la albumo Last Night de Moby sub la titolo "La même nuit" (La saman nokton, franclingva versio de la titolo "Alice").

En januaro 2008, li estis ordenita fare de Christine Albanel, ministrino pri Kulturo, kavaliro pri artoj kaj beletro dum la MIDEM [2].

Verkisto redakti

Abd al Malik estas ankaŭ aŭtoro de aŭtobiografia libro aperinta en 2004 : "Qu'Allah bénisse la France" (Alaho benu Francion; eld. Albin Michel), en kiu li liveras klarigojn pri sia evoluo kaj vivo. Li pledas por pripensita islamo tolerema kaj akceptanta la integriĝon. Li ricevis pro ĝi la premion Laurence Trân en Belgio. La kritiko reagis pozitive. En prezento de sia libro, li skribis : "La duopa debato de la koroj, tio estas unue galanta rendevuo kun si mem... Mi revenas de tie, kie oni neniam estus devinta foriri : Paco, Amo kaj Unueco... La Hiphopo estus unue - mi pardonpetas - spirita... Esti kapabla preterpasi sian kondiĉon, siajn alkutimiĝojn, kaj renkonti la Aliulon per la muziko. La Repo estas mia arto

Diskografio redakti

  • 2004 : Albumo "Le Face à face des cœurs" (Universal Music Group / Universal Music France)
  • 2006 : Albumo "Gibraltar" (Atmosphériques)
  • 2008 Albumo "Dante" (Polydor)

Rekompencoj redakti

Notoj redakti

  1. Interview de Abd al Malik, 5styles, nov.2007. (fr) PDF
  2. MIDEM : Marché International de la Musique — Internacia Merkato pri Muziko.
  3. SACEM : Société des Auteurs, Compositeurs et Éditeurs de Musique — Societo de la Aŭtoroj, Komponistoj kaj Muzik-eldonistoj.
  4. "Les Césaires de la Musique", aŭ, mallonge, "Les Césaires", estas muzika ceremonio kreita memore al Aimé Césaire por rekompensi franclingvajn nigrulajn artistojn kaj rimarkindulojn. La premioj estas aljuĝitaj tiuokaze al meritantoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

La baza materialo de tiu artikolo fontas el fr:Abd Al Malik