Respubliko Kongo
lando en centra Afriko, bordanta Atlantikon, apud Gabono, Kameruno, Respubliko Centrafriko, kaj Demokratia Respubliko Kongo,
(Alidirektita el Popola Respubliko Kongo)
La Respubliko Kongo, aŭ Kongo Brazavila, estas ŝtato en Centra Afriko. La landonomo, same kiel tiu de la Demokratia Respubliko Kongo, venas de la Konga Rivero kiu apartigas la du ŝtatojn.
- E-nomo: [a] Kongolo, [o] Respubliko Kongo.
- Loĝantaro: inter ili 51,7 % kongoj, 17,0 % batekeoj.
- Eksporto: nafto, lignaĵo, kafo, kakao.
- Pokapa MEP: 7 119 $ (2019).
- Organizoj: UN (1960)
- Historio: de 1910 parto de Franca Ekvatora Afriko. En 1960 akiris sendependecon. En 1992 okazis la unuaj demokratiaj elektoj.
Respubliko Kongo | |
République du Congo | |
la flago de Kongo Brazavila. | Detaloj |
Nacia himno: La Congolaise | |
Nacia devizo: Unité, Travail, Progrès (Unueco, laboro, progreso) | |
Esperantlingva skiza mapo de la ŝtata areo
| |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Brazavilo (2 milionoj) |
Oficiala(j) lingvo(j) | franca |
Uzata(j) lingvo(j) | lingala, kituba |
Areo | 342,000 km² |
- % de akvo | neglektinda % |
Loĝantaro | 5.293.070 (2020) |
Loĝdenso | 15 loĝ./km² |
Horzono | UTC+1 |
Interreta domajno | cg |
Landokodo | CG |
Telefona kodo | +242 |
Internacia aŭtokodo | RCB |
Plej alta punkto | Mont Nabemba |
Plej malalta punkto | Atlantiko |
Politiko | |
Politika sistemo | respubliko |
Ŝtatestro | prezidanto Denis Sassou-Nguesso (1997) |
Ĉefministro | Anatole Collinet Makosso |
Nacia tago | 15 de aŭgusto |
Sendependiĝo disde Francio | 15-a de aŭgusto 1960 |
Ekonomio | |
Valuto | CFA-Franc BEAC (XAF) |
MEP | laŭ 2019 |
– suma | 32,516 milliardoj da US-$ |
– pokapa | 7 119 US-$ |
HistorioRedakti
Reĝlando Kongo (en la konga lingvo: Kongo dya Ntotila aŭ Wene wa Kongo) estis bantua regno en centra Afriko, kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis en la 18-a jarcento.
Denis Sassou Nguesso (1943) estis Prezidento de Respubliko Kongo ekde 1997; li estis estinta antaŭe Prezidento el 1979 al 1992.
Administra dividoRedakti
La 12 departemento de la Respubliko Kongo estas
- Bouenza,
- la urbo Brazzaville (Brazavilo),
- Cuvette,
- Cuvette-Ouest,
- Kouilou,
- Lékoumou,
- Likouala,
- Niari,
- Plateaux,
- la ekonomia ĉefurbo Pointe-Noire,
- Pool kaj
- Sangha.
Ekstera politikoRedakti
Kongo Brazavila apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.