Abdulqawi Yusuf

(Alidirektita el Abdulqawi Ahmed Yusuf)

Abdulqawi Ahmed Yusuf (en somalia: Cabdulqaawi Axmed Yuusuf) estas advokato kaj juĝisto de Somalio kiu estas la nuna Prezidanto de la Internacia Kortumo. Li doktoriĝis pri internacia juro en Ĝenevo kaj faris aliajn postgradigajn studojn en la Universitato de Florenco. Li regas la somalian, araban, anglan, francan kaj italan. Li plenumis tre diversajn juristajn postenojn en internaciaj organizoj ekde la 1990-aj jaroj. Krome li estis invitita profesoro en nombraj universitatoj kaj institutoj en Svisio, Italio, Grekio kaj Francio.

Abdulqawi Yusuf
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1948 (1948-09-12) (75-jaraĝa)
en Eyl, British Military Administration
Lingvoj somalaarabaanglafrancaitala
Ŝtataneco Somalio
Alma mater Somalia Nacia UniversitatoUniversitato de FlorencoIHEID
Okupo
Okupo juĝistodiplomatojuristopolitikisto
vdr

La 6an de februaro 2018, Yusuf estis nomumita Prezidanto de la Internacia Kortumo. Li iĝis la tria afrikano kiu tenas la postenon post Taslim Olawale Elias de Niĝerio (1982-1985) kaj Mohamed Bedjaoui de Alĝerio (1994-1997).[1]

Verkoj redakti

  • Panafricanisme et droit international, Académie de droit international de La Haye, eksterkolekta, 2017.
  • Intellectual Property and International Trade: The Trips Agreement (ed. with C. Correa), 3a eldono (Kluwer Law International, 2016).
  • African Yearbook of International Law, (Founder and General Editor), (Vol. 1-21), 1993-2016, Kluwer Law International and Nijhoff Publishers (Londono, Hago, Bostono).
  • Pan-Africanism and International Law, Brill, Nijhoff, 2014.
  • L’Union africaine: cadre juridique et institutionnel. Manuel sur l’organisation panafricaine (eld. kun F. Ouguergouz), Paris: Pedone, 2013.
  • The African Union: Legal and Institutional Framework. A Manual on the Pan-African Organization (eld. kun F. Ouguergouz), Leiden: Nijhoff, 2012.
  • Standard setting in UNESCO/L’action normative à l’UNESCO (eld.), Parizo: UNESCO Publishing and Leiden: Nijhoff, 2007.
  • Intellectual Property and International Trade: the TRIPS Agreement (ed. kun C. Correa), Hago: Kluwer Law International, 1a eldono, 1998, 2a eldono, 2007.
  • International Technology Transfer: The Origins and Aftermath of the United Nations Negotiations on a Draft Code of Conduct (eld. kun S.J. Patel kaj P. Roffe), Hago: Kluwer Law International, 2001.
  • Legal Aspects of Trade Preferences for Developing States: A study in the Influence of Development Needs on the Evolution of International Law, Hago: Nijhoff Publishers, 1982.

Notoj redakti

  1. "Cour internationale de Justice - International Court of Justice - International Court of Justice" (PDF). www.icj-cij.org. Arkivita el la originalo (PDF) la 19an de februaro 2018. Alirita la 23an de oktobro 2020.