Abdurraĥman ŬAĤID (naskita kiel Abdurraĥman Addaĥil, ankaŭ konata kiel Gus Dur ,la 7-an de septembro 1940 - la 30-an de decembro 2009) estis indonezia politikisto kaj kleriko islamana, teologo kaj edukisto, kiu servis kiel la prezidanto de Indonezio inter la jaroj 1999 ĝis 2001. Ŭahid estis dum multaj jaroj la prezidanto de la sunaisma politika-religia movado "Nahdlatul Ulama" (araba: نَهْضَة العُلَمَاءُ, Nahdat al-Alamaa) kaj estis la unua demokratie elektita prezidanto de sia lando post la demisio en 1998 de la antaŭa prezidanto, generalo Suharto, kiu estris aŭtoritatan reĝimon.

Abdurrahman Wahid
Persona informo
Abdurrahman Wahid
Naskiĝo 7-an de septembro 1940 (1940-09-07)
en Jombang
Morto 30-an de decembro 2009 (2009-12-30) (69-jaraĝa)
en Dr. Cipto Mangunkusumo National General Hospital
Mortis per kardivaskulsistema malsano vd
Tombo Jombang vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj indoneziaangla vd
Ŝtataneco Indonezio vd
Alma mater Karaĉia Gramatiklernejo • Universitato de Bagdado • Al-Azhar-universitato vd
Partio Partio por Vekiĝo Nacia vd
Subskribo Abdurrahman Wahid
Familio
Patro Wahid Hasyim vd
Gefratoj Hasyim Wahid • Lily Chodidjah Wahid • Salahuddin Wahid vd
Edz(in)o Sinta Nuriyah vd
Infanoj Alissa Qotrunnada • Yenny Wahid • Anita Hayatunnufus • Inayah Wulandari vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel grava figuro de indonezia islamo, li ofte parolis por modera kaj moderna religio, kontraŭbatalis perforton kaj malamon en la nomo de kredo kaj rekomendis dialogon inter religioj kaj popoloj. Li defendis la rajtojn de la diversaj komunumoj kaj minoritatoj en sia lando kaj la apartigon inter religio kaj la ŝtato.

Eksteraj ligiloj redakti