Akrao

ĉefurbo de Ganao
(Alidirektita el Accra)

AkraoAkro[1] estas ĉefurbo kaj plej granda urbo, kiel milionurbo de Ganao. Laŭ la stato de 2017 en la urbo vivis 2 388 000 loĝantoj. Akrao estas la administra kaj ekonomia centro de la lando. Oni produktas en la urbo nutraĵojn, (tavollignon), teksaĵojn kaj kemiaĵojn.

Akrao
angle Accra
urbo
Oficiala nomo: Accra
Lando Ganao Ganao
Provinco Granda Akrao
Distrikto Metropola Akrao
Konstruaĵo Templo de Akrao
Oceano Atlantiko
Situo Akrao
 - alteco 61 m s. m.
 - koordinatoj 05° 33′ 00″ N 00° 12′ 00″ U / 5.55000 °N, 0.20000 °U / 5.55000; -0.20000 (mapo)
Areo 173,0 km² (17 300 ha)
Loĝantaro 1 658 937 (2000)
Denseco 9 589,23 loĝ./km²
Fondo 16-a jarcento
Urbestro Mohammed Adjei Sowah

(ekde 24-a de marto 2017)

Horzono GMT (UTC+0)
Telefona antaŭkodo 21
Situo enkadre de Ganao
Situo enkadre de Ganao
Situo enkadre de Ganao
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Accra
Retpaĝo: www.ama.ghanadistricts.gov.gh
Map
Arko de Sendependiĝo
Akrao
Centra Akrao

Historio redakti

La loko de la hodiaŭa Akrao evoluis el fuorto brita kaj nederlanda, kiu estis konstruita en la 17-a jarcento. En 1877 estis translokita la tiama ĉefurbo de la iama brita kolonio "Ora Marbordo" de Cape Coast al Akrao. Post kiam oni elkonstruis fervojan kontakton al Akrao kaj ekfunkciis minejoj, ekkultivis la ĉirkaŭajn agrojn, Akrao evoluis rapide al ekonomia centro de Ganao.

Vidindaĵoj redakti

En Akrao troviĝas Nacia Muzeo, la ganaa Akademio de Artoj kaj Sciencoj, Universitato de Ganao. Menciinda estas la kastelo de Christiansborg, kiun konstruis danoj en la 17-a jarcento.

Klimato redakti

Akrao situas en zono de tropika savana klimato, kie la averaĝa temperaturo estas 25 °C. Oni mezuris ekstremajn temperaturojn 15 kaj 35 °C. Jare pluvas po 725 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed en majo kaj junio pli.

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti