Acesulfamo

kemia kombinaĵo
Acesulfamo de Kalio
Plata kemia strukturo de la Acesulfamo
Tridimensia kemia strukturo de la Acesulfamo
Alternativa(j) nomo(j)
  • E950
Kemia formulo
C4H4KNO4S
CAS-numero-kodo 55589-62-3
ChemSpider kodo 11262939.html 11262939[rompita ligilo]
PubChem-kodo 23683747 23683747
Merck Index 15,38
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristalblanka pulvoro
Molmaso 201,237 g·mol-1
Denseco 1,81g cm−3
Fandpunkto 225
Solvebleco Akvo:270 g/L
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R40 R51 R62 R63 R68
Sekureco S24 S25 S41
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P305+351+338, P313[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Acesulfamo aŭ Acesulfam-K estas sintezita, varmorezista dolĉigaĵo C4H4KNO4S. Ĝin malkovris la kemiisto Karl Clauß en 1967 ĉe Hoechst AG. Ĝi aperas kiel nutraĵa aldonaĵo E 950.

Molekula strukturo redakti

Acesulfamo apartenas al heterocikloj, ĉar la molekulo entenas sesringon kun tri heteroatomoj (oksigeno, sulfuro kaj nitrogeno) (oksiatiazina ringo).

Propraĵoj redakti

Acesulfam-K estas blanka solidaĵo, kiu solviĝas bone en malvarma akvo, en varmega akvo tre bone. La deponado de la acesulfamo povas okazi en malvarma loko kaj sen oksigeno kaj humideco. La dolĉigaĵo estas la kalia salo de la acesulfamo, la acesulfam-kalio aŭ acesulfam-K. Ĝi havas la ĉ. 200-oblan dolĉigan forton ol tiu de simpla sukero.

Produktado redakti

La produktado okazas en pluraj ŝtupoj, el natria salo de 4-klorfenolo, kiel baza molekulo.

Apliko redakti

Pro ties varmorezisteco, oni aplikas la acesulfam-K por kuirado kaj bakado. Acesulfam-K estas sekreciata el la korpo senŝanĝe, tiel ĝi aperas en naturaj akvoj. Ĝi gustas kiel natura sukero, sed en granda dozo havas amaretan post-guston.

Acesulfam-K estas uzata por trinkaĵoj, plej ofte kun aliaj dolĉigaĵoj kiel aspartamo. Ĝin entenas ankaŭ la dentokremoj, ĉar ĝi ne kaŭzas karieson. Acesulfam-K estas ekde 1990 premesita en Germanio kaj estas surmerkatigita kun markonomo Sunett.

La permesita taga dozo estas donita ĉe plenkreskuloj je 15 mg (JECFA) kaj je 9 mg (SCF) po kilogramo de korpopezo.

Polemiko redakti

kvankam pluraj oficialaj instancoj konkludis al ties sendanĝereco, kelkaj studoj konkludis ke ĝi estas danĝera.

Referencoj redakti