Achille Bentos

belga pentristo

Achille Bentos (pr. aŝil bentos), esperantigite de li en Aĥileo Bentos, estas la pseŭdonomo kaj artista nomo de Achille(s) De Maertelaere (Gent, la 5-an de septembro 1882, samloke mortis la 24-an de aprilo 1964). Li estis artpentristo kaj skulptisto kaj esperantisto el Belgio[1][2], konata pro liaj portretoj kaj kelkaj socie engaĝitaj artaĵoj. Entute estas konataj de li pli ol du cent verkoj[3] [4]: portretoj[5] (i.a. de infanoj[6] virinoj[7] kaj viroj[8] aŭ duopoj[9]), nudpentraĵoj[4], mitologiaj pentraĵoj[10], murpentraĵoj, grafikaĵoj[11], afiŝoj[12] kaj skulptaĵoj i.a. du memorejoj por la viktimoj de la unua mondmilito kiuj estas klasifikitaj kiel nemovebla heredaĵo de Flandrio[13][14]. Li pentris nur limigitan nombron da pejzaĝoj[15] kaj aranĝitaĵoj[16].

Achille Bentos
Persona informo
Naskonomo Achille de Maertelaere
Naskiĝo 5-an de septembro 1882 (1882-09-05)
en Gento
Morto 1-an de januaro 1964 (1964-01-01) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo pentristo • skulptistofotistoesperantisto
vdr
Memporteto de Achille De Maertelaere. Foto farita de artisto, en la kolekto de familiano J. Bourgeois (2018).
Memporteto de Achille De Maertelaere. Foto farita de artisto, en la kolekto de familiano J. Bourgeois (2018).

Biografio redakti

Achille (ankaŭ Achiel) De Maertelaere naskiĝis kiel la dua infano de Karel De Maertelaere (1856-1940) kaj Pélagie Van Laecke (1856-1931).

Li iris al la lernejo en la Reĝa Akademio por Belartoj en Gento de 1894-1895, kie li diplomiĝis en 1903-1904. En 1912, li partoprenis konkurson por la tri-jara Prix de Rome (Premio de Romo) en la kategorio skulptarto[14]. Li estis elektita inter la sesopo, kiu efektive partoprenis la konkurson[17], sen fini kiel gajninton[14].  

 
Bentos portas sur sia vesto steleton, probable la verda stelo, simbolo por lia esperantisteco.

Li estis unu el la fondintoj de la nacia asocio de pentristoj kaj skulptistoj de Belgio, fondita en Gent la 1-an de oktobro 1922[2].

En januaro 1940 li estis nomumita kiel profesoro ĉe la Akademio de Belartoj en Eeklo, Belgio kie li instruis ankaŭ pentrarton kaj plastikan arton ĝis 1951.

Ĝis la jaroj 1960-1961 lia ateliero troviĝis en la Provenierstersstraat, 25, en la Granda Beginejo Sankta Elisabeto[2]. Li estis fraŭlo kaj kunloĝis en la domo de sia fratino ĝis sia morto en 1964.

Esperantisto redakti

En la 1920-aj jaroj (sub la pseŭdonimo Bentos) li estis aktiva en la Esperanto-movado en Gent, kie li lernis Esperanton kaj subskribis sufiĉe regule per "Aĥileo De Maertelaere"[1][2] (lia subskribo en Esperanto), precipe sur liaj pli malnovaj verkoj[2], ekzemple sur la pentraĵo 'Kapo vira'[18].

Ekzistas du, supozeble eĉ tri portretoj liaj de Zamenhof[2] fondinto de la Esperanto-movado. Certas ke li pentris portreton de Lejzer Zamenhof (1851-1917) kiu troviĝas en la Esperantomuzeo en Vieno[2] kaj kiu ankaŭ aperis en la libro de Floran Coulmas : Guardians of language (2016)[19].

Kiel esperantisto li ekzemple faris desegnaĵojn por kelkaj prozaj kaj poeziaj perloj el diversaj lingvoj tradukitaj kaj aperintaj en Esperanta Stenografio (1931)[20] Li verkis poemojn el kiuj kelkaj aperis en la revuo Belga Esperantisto (1920-aj?).

Nomŝanĝo redakti

De Maertelaere subskribis en la komenco de sia kariero siajn artaĵojn per "Ach. De Maertelaere". La afiŝo por la Monda Foiro de 1913 ekzemple estis subskribita per sia nomo. Post la milito li elektis la artistan nomon Achiel (aŭ Achilles) Bentos, foje ankoraŭ kun la aldono de D.M. Malofte li ankoraŭ subskribis per sia oficiala nomo. En pli malnovaj verkoj foje legeblas "Aĥileo De Maertelaere" (Esperanto).

En diversaj kontribuoj de la Gendtsche Tydinghen estas klarigata kial De Maertelaere ŝanĝis sian nomon en Bentos: "En la beginejo sankta Elisabeto vivis alia iom pli aĝa artisto kun la sama nomo "De Maertelaere" (Edmond De Maertelaere, 1876-1938), kio kaŭzis konfuzon. Tial li elektis la nomon de lia amiko Henri Bento (pseŭdonimo de Henri Oscar Frans[21]) en iomete modifita formo kiel Bentos. Lia amiko H. Bento estis cirka artisto kiu foje funkciis kiel modelo por liaj pentraĵoj. Post la unua mondmilito kaj nepre depost 1921 Aĥileo De Maertelaere ekuzis sian novan artistan nomon Bentos.

Verkaro redakti

Kiel praktikanto de pli akademia stilo li ne postkuris la evoluojn de la arto. Liaj temoj estis vere klasikaj[4]. Li ĉiujn tri jarojn ekspoziciis en la t.n. salonoj de Gento (i.a. en 1922, 1925, 1937)[10] kaj ĉeestis en la ekspozicioj de Kunst en Kennis (Arto kaj Scio, asocio de (eks)lernantoj de la loka reĝa akademio de belartoj). Li ankaŭ kontribuis al arta ekspozicio Geluk in 't Werk (Feliĉo en la Laboro).

Liaj unuaj maturaj verkoj datiĝas de la fino de la 19-a kaj de la komenco de la 20-a jarcentoj. Li estis 15-jaraĝa kiam li desegnis grekan statuon kaj je la aĝo de 19 li pentris sian unuan portreton de virino. Lia lasta verko estis verŝajne 'Orpheus' (1961)[10].

De Maertelaere estis en la komenco de sia kariero konvinkita socialisto, internaciisto. Li faris pentraĵojn por la socialista partio en Gent kaj ĉirkaŭaĵo[12].

Internaciista arto

Ankaŭ lia socia engaĝiĝo kunludis en lia grafika laboro. De klok slaat 5 ure! Half slapend gaan zy naar 't fabriek (La horloĝo frapas 5 horojn! Duondormante ili iras al la fabriko) estas lia plej ikona artaĵo[12][22] kiu formas simbolon de la socia lukto en Gent kaj pli specife kontraŭ la infanlaboro[12]. Ĝi datiĝus el la jaro 1905 kaj estis dum pluraj jaroj uzata dum paradoj por la laborista festotago en Gent je la 1-a de majo. Ĝi estis ankaŭ uzata sur afiŝoj kiuj temis pri la 100-jara datreveno de la socialista movado en Gent[12].

Ĝi estis restaŭrita en 2018[23] por pendi en la Muzeo pri Industrio, Laboro kaj Tekŝaĵoj (MIAT) okaze de la ekspozicio "Made by children. Kinderarbeid vroeger en nu’ (Farita de infanoj. Infanlaboro antaŭe kaj nun). Poste ĝi reiris al la ferio- kaj kongrescentro Floreal en Blankenberge. La pentraĵo elkreskis kiel la simbolo de la socialisma lukto kontraŭ infanlaboro[24]. Alia versio de la verko retroveblas en formo de tegoloj en la popoldomo de Muskrono, Belgio.

Li ankaŭ desegnis afiŝojn por socialismaj eventoj kiel ekzemple la malfermo de la magazenoj de la Koopera Societo Vooruit (Antaŭen) en 1899. Li ankaŭ faris en 1931 portreton de la fama socialista politikisto Edward Anseele. Li ankaŭ desegnis afiŝon por la Unua Socialisma Internacia Kongreso de Fizika Edukado[12].

Murpentraĵoj

Achilles De Maertelaere freskopentristis endome de la trinkejo de lia amiko Henri Bento en la Lammerstraat[25]. En siaj junaj jaroj li ankaŭ faris kelkajn tutgrandajn murpentraĵojn por la socialista domo (Bond Moyson) en Gent kaj por la kunveneja domo De zon (la suno) en Wetteren, Belgio[12], priskribita de Louis Hertrand en La Coopération en Belgique (dl. 2, p. 571)[26].

Por la universala ekspozicio de 1913[17], li pentris grandan kanvason titolitan "Alegorio de la tekstila industrio"[12].

Portretoj

Achilles De Maertelaere estis artisto kiu ankaŭ pentris dekojn da portretojn. Unu el tiuj estas memportreto el la jaro 1904. Ĉe la fino de la dua mondomilito li faris serion de portretoj de soldatoj kaj de aliancanoj, de iliaj edzinoj aŭ gepatroj.

Nudpentraĵoj

De li estas konataj ankaŭ dek ses nudpentraĵoj, inkluzive de serio de nudaj virinoj kun cigno[10], supozeble versio de la temo 'Leda kaj la Cigno', temo kiun li plurfoje pritraktis[27].

Skulptaĵoj

Ne estas multaj skulptaĵoj de li konataj. Lia plej fama skulptaĵo De klok slaat 5 uur! (La horloĝo frapas 5 horojn) li plue ellaboris en formo de bronza bareliefo kiun li faris en 1933 por la tombomonumento de la sindikata gvidanto Jan Samijn[28] kiu troviĝas en la sekcio C-B4[13] de la tombejo Westerbegraafplaats en Gent[12].

Alia skulptaĵo estas la statuo de sidanta laboristo[12].

En la 1920-aj jaroj li kreis du memorŝtonojn por la viktimoj de la unua mondmilito kiuj estas klasifikitaj kiel nemovebla heredaĵo de Flandrio[13][14]. Unu el ili troviĝas en la 10a urba kvartalo «Rahot», la alia en la 8a urba kvartalo «Sankta Savinto»[17]

Literaturo redakti

  • André Capiteyn & J. Decavele, In steen en brons van leven en dood. Inventaris van de waardevolle grafmonumenten en portretgalerij van verdienstelijke personen rustend op de begraafplaatsen van de stad Gent (En ŝtono kaj bronzo de vivo kaj morto. Inventaro de la valoraj tombo-monumentoj kaj portretogalerio de la meritindaj personoj ripozantaj en la tombejoj de la urbo Gent), Gento, Belgio, 1981.
  • Daniel De Reyssel, Lexicon van Oost-Vlaamse schilders en beeldhouwers 1700-1940 (Leksikono de orientflandraj pentristoj kaj skulptistoj, 1700-1940), datumbazo, bIblioteko de la universitatato Gent (PDF)
  • Cor Angels & Mieke Marx, Beeldhouwkunst in België vanaf 1830 (Skulpto-arto en Belgio depost 1830), Bruselo, ŝtata arkivo, 2002.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Fotoj de A. Bentos portante steleton sur la vesto, kvankam ne videblas ĉu temas pri la verda stelo, simbolo de lia esperantisteco.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 (nederlanda) Leven en werk van Achilles De Maertelaere - Bentos (vivo kaj verkoj de A. De Maertelaere).
  3. (nederlanda) Oeuvre A. Bentos.
  4. 4,0 4,1 4,2 Akademische werken (akademiaj artaĵoj kun fotoj)
  5. Fotoj de liaj portretoj.
  6. (nederlanda) Kinderportretten (Fotoj de liaj infanpentraĵoj)
  7. (nederlanda) Vrouwenportretten (Fotoj de virinaj portretoj).
  8. (nederlanda) Portretten van mannen (Fotoj de portretoj de viroj).
  9. (nederlanda) Portretten van koppels (Fotoj de portretoj de paroj).
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 (nederlanda) Mythologische scènes (mitologiaj scenejoj).
  11. Fotoj de grafikaĵoj
  12. 12,00 12,01 12,02 12,03 12,04 12,05 12,06 12,07 12,08 12,09 (nederlanda) Sociaal geëngageerde kunst (socie engaĝita arto).
  13. 13,0 13,1 13,2 (nederlanda) De Inventaris van het Onroerend Erfgoed - Bentos De Maertelaere, Achille.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 (nederlanda) Beeldhouwwerk (skulptarto)
  15. (nederlanda) Landschappen (pejzaĝoj).
  16. (nederlanda) Stillevens (aĵpentraĵoj)
  17. 17,0 17,1 17,2 L. Cogen, Achille Bentos, Belga Esperantisto nro 081-082 (nov-dec 1921), p. 202-203
  18. Kapo Vira, Hôtel de, ventes Horta, 20/02/2006
  19. (angla) Floran Coulmas, Guardians of language, Oxford University Press, 2016, p. 155,167, ISBN 978-0-19-873652-3
  20. (eo) Kelkaj prozaj kaj poeziaj perloj / el diversaj lingvoj tradukitaj de L. Cogen ; skribitaj en stenografio Duployé-Flageul ; kun originalaj desegnaĵoj de Aĥileo Demaertelaere-Bentos. - Issy-les-Moulineaux : Esperanta Stenografio, 1931. - 16 p. : il. ; 16 cm. 3776
  21. (nederlanda) Genrescènes (ĝenroscenejoj).
  22. (nederlanda) P. Verbruggen, "De klok slaat 5 ure ! Een iconische schilderij van Achilles De Maertelaere, alias Bentos", in Brood en Rozen, 2017, 3, pp. 46-56
  23. (nederlanda) Dominique Fiers, MIAT geeft bezoekers unieke inkijk in restauratie iconisch schilderij, VRT, la 10-an de februaro 2017.
  24. (nederlanda) Iconische schilderij over kinderarbeid ondergaat restauratie in het MIAT, Persruimte Stad Gent.
  25. (nederlanda) Café Bentos.
  26. (nederlanda) Vraag en antwoord (PDF).
  27. (nederlanda) Naakt (nuda).
  28. Foto 'Grafmonument Jan Samyn' sub Beeldhouwwerk.