Adèle Geras

(Alidirektita el Adéle Geras)

Adèle GERAS (15a de Marto 1944) estas angla verkistino de porinfana literaturo por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj.

Adèle Geras
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1944 (1944-03-15) (80-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater St Hilda's College • Roedean School vd
Familio
Edz(in)o Norman Geras vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi naskiĝis en Jerusalemo en la epoko de la Mandata Palestino, ĉar ŝia patro servis por la kolonia servo, kaj tiel la familio vivis ankaŭ en Niĝerio, Kipro, Tanganiko, Gambio kaj Brita Norda Borneo por mallonge. Ŝi studis en Anglio kaj elstaris kiel aktorino kaj kantistino, sed ŝi preferis dediĉi sin al verkado.

La unua libro de Geras estis Tea at Mrs Manderby's, kiu estis publikigita en 1976. Ŝia unua romano estis The Girls in the Velvet Frame. Ŝi verkis pli ol 95 librojn por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. Aliaj verkoj estis Troy, Ithaka, Happy Ever After, Silent Snow, Secret Snow, kaj A Thousand Yards of Sea. Ŝiaj romanoj por plenkreskuloj estas jenaj: Facing the Light, Hester's Story, Made in Heaven, kaj A Hidden Life.

Notoj redakti