Adolf Pichler

aŭstra aŭtoro

Adolf PICHLER (naskiĝinta la 4-an de septembro 1819 en Erl, mortinta en la 15-a de novembro 1900 en Insbruko) estis aŭstra verkisto kaj natursciencisto.

Adolf Pichler
Persona informo
Adolf Pichler
Naskiĝo 4-an de septembro 1819 (1819-09-04)
en Erl,  Aŭstra imperio
Morto 15-an de novembro 1900 (1900-11-15) (81-jaraĝa)
en Innsbruck,  Aŭstrio-Hungario
Tombo Westfriedhof vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Profesio
Okupo verkistogeologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de doganisto, Pichler plurfoje ŝanĝis la loĝejojn: li estis i.a. en Scharnitz, Leitenhofen, Weißenhaus kaj Vils. Li frekventis la Akademian Gimnazion en Insbruko kaj komencis studon de jursciencoj samloke en 1840 ĉar ankoraŭ ne estis medicina fakultato en la tirola ĉefurbo. Krome li ankaŭ studis lingvojn kaj literaturojn klasikajn kaj modernojn (ĉe Alois Flir) kaj filozofion. Li fondis - laŭ la ekzemplo de Hainbund (Göttingen) - la literaturajn rondojn Eiche und Buche kaj Verein der Nibelungen. En 1842 li havis sufiĉe da mono por ekstudi medicinon en Vieno. Kune kun sia amiko, la poeto Adolf Purtscher el la Puster-Valo li enŝipiĝis en Hall in Tirol por veturi sur varŝipo tra la riveroj Inn kaj Danubo en al aŭstrian ĉefurbon. Ambaŭ engaĝiĝis remante kaj kuirante kaj dum libertempo ĝuis la voĉlegadon de verkoj de Homero.

En Vieno Pichler ja studis medicinon (doktoriĝo en 1848) sed pleje interesas lin la naturscienoj. Krome li havis bonajn kontaktojn kun la verkistoj Friedrich Hebbel kaj Franz Grillparzer. Ne forgesante tirolaĵojn Pichler famiĝis publike unuafoje per la eldonado de la kolekto Frühlingslieder aus Tirol (1846). Kiam la landlimoj de Tirolo estis minacataj far Italujo en la jaro 1848 li forlasis la ĉefurbon kaj iĝis libervola batalanto sub la akompano de la veterano el la Tirola ribelo Joachim Haspinger. Pichler partoprenis la konfliktojn ĉe Ponte Tedesco kaj Lodoron. Post la reveno li ricevis fare de la imperiestro Francisko Jozefo la ordenon Eiserne Krone; en 1877 li nobeliĝis kun la titolo Von Rautenkar.

Pri siaj travivaĵoj dum la Revolucio de 1848 li raportis en du eseoj: Aus den März- und Oktobertagen zu Wien 1848 (1850) kaj Aus dem welsch-tirolischen Kriege (1849; ambaŭ publikiĝis denove en Berlino en 1903 sub la titolo Das Sturmjahr).

En 1849 li iĝis gimnazia instruisto en sia naskiĝurbo. Katedestro pri germana literaturo kaj literaturo iĝis ne li sed Ignaz Vinzenz Zingerle malgraŭ la favoro de la fakultato por Pichler. Li publikigis la literaturhistorian artikolon Über das Drama des Mittelalters in Tirol (1850) kaj montris sian poezian forton per Gedichte (1853) kaj Hymnen (3-a eld., Leipzig 1897). En 1867 li iĝis profesoro ĉe la insbruka universitato pri mineralogio kaj geologio. Li restis surloke ĝis 1890 kaj faris - kiel unu el la unuaj Alpoj-geologoj ampleksajn fundamentajn studojn geologiajn.

Aliaj verkoj menciindaj redakti

  • »Aus den Tiroler Bergen« (Münch. 1862; 4. Aufl., das. 1904), pri la tirolaj montoj kaj ĝia enloĝantaro
  • »Allerlei Geschichten aus Tirol« (Jena 1867; 6. Aufl., Münch. 1904), kun belaj priskriboj de la naturo
  • la tragedioj: »Die Tarquinier« (1860; 2. Aufl., Leipz. 1898) kaj »Rodrigo« (1862)
  • »Epigramme« (1865), »In Lieb' und Haß«, elegioj kaj epigramoj (Gera 1869; 3. Aufl., Berl. 1900)
  • »Deutsche Tage«, aktualaj poemoj el Tirol (Berl. 1870); »Marksteine«, poeziaĵoj (Gera 1874, 3. Aufl. 1906)
  • »Zu Literatur und Kunst«, epigramoj (Innsbr. 1879);
  • poemo »Fra Serafico« (das. 1879)
  • »Vorwinter«, Gedichte (Gera 1885)
  • »Neue Marksteine«, poeziaj rakonoj (Leipz. 1890)
  • »Zu meiner Zeit«, rememoroj (das. 1892)
  • »Spätfrüchte«, poemoj (das. 1896)
  • »Kreuz und Quer« (das. 1896; 3. Aufl., Münch. 1906) kaj »Der Einsiedler«, Novelle (Leipz. 1896)
  • »Jochrauten, neue Geschichten aus Tirol« (das. 1897, 2 Bde.; 4. Aufl. 1904)
  • »Letzte Alpenrosen«, »Erzählungen aus den Tiroler Bergen« (das. 1898; 2. Aufl., Münch. 1905)
  • »Der Anderl und 's Resei. Ein Faschingsschwank in Schnadahüpfeln« (Leipz. 1898)
  • El la postlasitaĵoj aperis: »Aus Tagebüchern 1849–1899« (Münch. 1905), »Allerlei aus Italien« (das. 1906) und »Wanderbilder« (das. 1906)

Graveco redakti

Pichler estis unu el la plej gravaj kaj karakterplenaj reprezentantoj de la nordtirola intelektularo, homo de universa kleriĝo, kiel prozulo konata per energia kaj bildoriĉa lingvo, kiel lirikisto elstara en la himnado kaj en epigramskribado. Naturscience ne forgesotas liaj Beiträge zur Geognosie Tirols (ene de Zeitschrift des Ferdinandeums, 1863) kaj Zur Geognosie der Alpen (samloke 1867) kiel ankaŭ multaj artikoloj en fakgazetoj.

Pichler rakontis pri renkontojn kun tirolaj originaluloj, tamen sen iu sentimentaleco aŭ glorigo de kamparana vivo. Li kontraŭe klarigis la legantaron pri socialaj malfacilaĵoj kaj iomete ankaŭ evoluigis la fremdultrafikon (ekz. ĉe Achensee). Tamen memoras Peter Rosegger strangan konversadon kun Picher, en kiu li kritikis fremdulojn venintajn al Tirolo.[1] Ankoraŭ dumvive Pichler iĝis kultobjekto kvazaŭ kaj liberaluloj, naciemuloj kaj (pli malofte) konservativistoj provis membrigi lin al siaj medioj. La katolika gazeto Neue Tiroler Stimmen fieris pri la kunlaboro de Pichler en la eldono de la 13.7.1899.[2] Por la katolikoj estis malagrable ke la kontraŭromuloj naciemaj ankaŭ volis adopti Pichler, ankoraŭ dum lia vivo: En la 6.7.1899 okazis procesio kun torĉoj fare de la art- kaj literatursocieto Pan dum kiu la eldonisto de kontraŭkatolika gazeto Der Scherer bruligis cirkuleron de la episkopo de Brixen publike.

Piednotoj redakti

  1. Jen la teksto de Rosegger: "Der Achensee, wo er bei der Scholastika die Sommer zuzubringen pflegte, war ihm bereits verleidet worden. Er gehe nicht auf Sommerfrische, um den Berliner Schöngeistern und den Wiener Juden die Honneurs zu machen oder von den Dresdener Blaustrümpfen angestaunt und um Autographen angebettelt zu werden. Er gehöre zu den Tirolern, und auch da nur wieder zu den Steinschädeln, die Funken geben, wenn man auf sie schlägt." (Eine Erinnerung an Adolf Pichler. In: Heimgarten, 4, januaro 1901, p. 280)
  2. Jen eltiraĵo de artikolo de Pichler: "Ich habe während der Reaction die Fahne des Fortschrittes hochgehalten und für ihn gewirkt, dass sogar meine Stellung gefährdet war - in der Zeit, wo mancher liberale Gigant, der heute mit der Nase die Wolken kliebt, auf dem Bauche Speichel leckte. [...] Ich habe von der Zeit gelernt und mich daher in manchen Dingen den Conservativen genähert. Gewissen Liberalen gegenüber zum Ultramontanen zu werden, wär' auch keine Schande, wenn es überhaupt eine Schande ist."

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti