Adriana Sofía UGARTE Pardal (Madrido, 17a de januaro 1985) estas hispana aktorino, konata, kiel Adriana Ugarte, ĉefe pro sia ludado en televiserioj kiel La Señora (La Sinjorino) kaj El tiempo entre costuras (Tempo interkudre) kaj en filmoj kiel Julieta de Pedro Almodóvar.

Adriana Ugarte
Persona informo
Adriana Ugarte
Naskiĝo 17-an de januaro 1985 (1985-01-17) (39-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Colegio Nuestra Señora del Pilar vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 2001– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Ŝi samtempe studis aktoradon kaj dancon kun filozofio; ekkarieris en televidserioj kiel Policías, en el corazón de la calle (Antena 3) kaj Hospital Central (Telecinco). En 2006, estante 21-jaraĝa, estis kandidato al Goja-premio al la plej bona nova aktorino pro sia ludado kiel Consuelo en la filmo Cabeza de perro (Hundokapo), reĝisorita de Santi Amodeo.

En 2008, oni premieris la serion La señora (La 1) en kiu Ugarte ludis la ĉefrolon (Victoria Márquez) kaj tiukadre ŝi ege populariĝis. Samjare ŝi partoprenis en la filmo El juego del ahorcado (La ludo de la pendumito), kun Clara Lago kaj Álvaro Cervantes. Poste venis Castillos de cartón (Kartonaj kasteloj, 2010), reĝisorita de Salvador García Ruiz kaj protagonistigita kun Nilo Mur kaj Biel Durán, kaj Lo contrario al amor (Malo al amo, 2011), protagonistigita kun Hugo Silva.

En 2013 oni premieris El tiempo entre costuras (Antena 3), televidserio bazita sur la samnoma romano de María Dueñas, en kiu protagonistis Ugarte en la rolo de Sira Quiroga/Arish Agoriuq atingante grandan sukceson de publiko.[1]

En 2015 ŝi estis unu de la steluloj de la filmo Palmeras en la nieve (Palmoj ĉe neĝo) kun Mario Casas, Emilio Gutiérrez Caba kaj Macarena García. En 2018 ŝi estis unu de la protagonistoj de la franca filmo Amoureux de ma femme (Enamiĝinta de mia edzino), reĝisorita de Daniel Auteuil kun geaktoroj Sandrine Kiberlain kaj Gérard Depardieu.

Filmoj redakti

Jaro Titolo Reĝisoro Rolulo
2006 Cabeza de perro Santi Amodeo Consuelo
2007 Gente de mala calidad Juan Cavestany Eva
El patio de mi cárcel Belén Macías Alejandra
2008 El juego del ahorcado Manuel Gómez Pereira Olga
2009 Castillos de cartón Salvador García Ruiz María José
2011 Lo mejor de Eva Mariano Barroso Marta
Lo contrario al amor Vicente Villanueva Merce
2013 Combustión Daniel Calparsoro Ari
2015 Tiempo sin aire Samuel Martín Mateos kaj Andrés Luque Pérez Vero
Palmeras en la nieve Fernando González Molina Clarence
2016 Julieta Pedro Almodóvar Julieta
2017 Tadeo Jones 2: El secreto del rey Midas Enrique Gato Tiffany (voĉo)
El sistema solar Bacha Cavaredo kaj Chinón Higashionna Inés
2018 Amoureux de ma femme Daniel Auteuil Emma
Durante la tormenta Oriol Paulo Vera Roy
2023 Lobo feroz Gustavo Hernández Ibáñez Matilde

Referencoj redakti

  1. «Adriana Ugarte biografía, filmografía». www.lahiguera.net. Konsultita la 23an de oktobro 2016.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Adriana Ugarte en la hispana Vikipedio.