Afanasij Nikitin (ruse Афанасий Никитин; naskiĝjaro nekonata, mortis en 1472, laŭ aliaj fontoj en 1475) estis elstara rusa komercisto kaj vojaĝanto el urbo Tver, kiu estas plej multe konata pro la vojaĝo al Turkio, Persio, Etiopio kaj Barato, kiun li faris en la jaroj 14661472. Nikitin postlasis priskribon de la vojaĝo — libron "Iro trans tri marojn" (Хождение за три моря), kiu iĝis la unua priskribo de komerca vojaĝo en historio de ruslingva literaturo (antaŭe temis nur pri religiaj vojaĝoj), kun priskribo de politiko, ekonomio kaj kulturo de diversaj landoj.

Afanasij Nikitin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en Tver, princlando Tver
Morto 1-an de januaro 1475 (1475-01-01) (-25-jaraĝa)
en Smolensk
Lingvoj antikva orientslava lingvo • tjurka lingvaropersaarabarusa vd
Ŝtataneco princlando Tver vd
Profesio
Okupo esploristo • komercisto • verkisto de vojaĝa literaturo • vojaĝisto • verkisto vd
Laborkampo komercisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikitin ekveturis el Niĵnij Novgorod inter akompanantoj de Ŝirvana ambasadoro, kaj estis prirabita far tataroj apud Astraĥano. Li ne volis senhava reveni en Rusion, kie li havis ŝuldojn, kaj decidis atingi Hindion kun multekosta ĉevalo, kiun li intencis tie profite vendi kaj aĉeti diversajn varojn. Tamen tie estis altaj impostoj kaj multis rabistoj.

Nikitin priskribas la sudan naturon, lukson de riĉuloj, majeston de palacoj, ankaŭ mizeron de kamparanoj kaj ilian sincerecon.

Nikitin ne sukcesis reveni al sia hejma urbo, li mortis laŭvoje hejmen aŭtune de la jaro 1472 ĉe la rusa urbo Smolensk.

Eksteraj ligiloj redakti