Agim Çeku
Agim Çeku (naskiĝis la 29-an de oktobro 1960 en Ćuška proksime de Peć, Jugoslavio) estas kosova politikisto. Li estis kosovoalbana armeestro dum la Kosova Milito de 1998 kaj 1999 kaj ĉefministro de Kosovo de la 10-a de marto 2006 ĝis la 9-a de januaro 2008, kiam la lando kun grandparte albana enloĝantaro ankoraŭ formale ne estis memstara ŝtato - tia ĝi fariĝis nur ekde februaro 2008 - sed aŭtonoma regiono de Serbio sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj. Lia posteulo kiel ĉefministro de Kosovo fariĝis Hashim Thaçi.
Agim Çeku | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Agim Çeku | |||||
Naskiĝo | 29-a de oktobro 1960 en en Ćuška proksime de Peć, tiama Jugoslavio (nuna Kosovo) | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Ŝtataneco | Kosovo vd | ||||
Partio | Alianco por la Estonto de Kosovo vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
| |||||
ĉefministro de Kosovo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum sia tempo kiel ĉefministro de Kosovo, Agim Çeku oficiale ne estis membro de politika partio, sed en aprilo 2008 li membriĝis en la Socialdemokratia Partio de Kosovo.