Ahmed Hussen

kanada juristo kaj politikisto de somalia deveno


Ahmed HUSSEN ([AĤmed ĥuSĒN]; somale Axmed Xuseen; arabe أحمد حسين; naskita 1976) estas somali-kanada advokato kaj liberala politikisto. Estinte la nacia prezidanto de la Kanada Somalia Kongreso (angle Canadian Somali Congress; france Congrès somalien canadien), li fariĝis, la 19-an de oktobro 2015, kanada parlamentano el la distrikto de York suda–Weston[1] kaj, la 10-an de januaro 2017, la kanada Ministro pri Enmigrado, Rifuĝintaro kaj Ŝtataneco en la registaro de la ĉefministro Justin Trudeau.

La Honorinda
Ahmed D. Hussen PC, MP
Persona informo
Axmed Xuseen
Naskiĝo 1976
en Mogadiŝo, Somalio
Religio islamo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco SomalioKanado vd
Alma mater Universitato de Jork kaj
Universitato de Otavo
Partio Liberalulo
Familio
Edz(in)o Ebyan Farah
Infanoj 3 filoj
Profesio
Okupo advokatopolitikisto • aktivulo vd
Ministro de Enmigrado, Rifuĝintaro kaj Ŝtataneco
Dum la 10-a de januaro 2017 –
Antaŭulo John McCallum
Kanada Parlamentano
Dum la 19-a de oktobro 2015 –
Antaŭulo Mike Sullivan
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo kaj eduko redakti

Hussen kreskis en Somalio. Lia patro estis longdistanca kamionisto, kaj li havas kvin pli aĝajn gefratojn. El kuzo li neformale eklernis paroli la anglan tie. Post kiam la militreĝimo de Siad Barre kaj la Somalia enlanda milito elsputis, Hussen kaj sia familio forlasis Mogadiŝon. Li tiam loĝis dumtempe en rifuĝejo de Mombasa, Kenjo, kaj en pluraj loĝejoj de la ĉefurbo, Najrobio.[2]

En 1993, du jaroj post kiam la familio eliris de Mogadiŝo, Hussen elmigris kiel rifuĝinto al Kanado, kie li komence kunloĝis kun kuzo en Hamiltono. Post kiam unu jaro, li transloĝiĝis al Toronto, kie jam loĝis du fratoj. Hussen poste ekloĝis en la kvartalo Regent Park en 1996.[2]

Hussen abiturientiĝis en Hamilton. Pro kanada registarpolitiko, kiu tiam prokrastis doni al la elmigrintoj de Somalio la rajton de daŭra nacia loĝebleco, li devis malakcepti tri stipendiojn al universitatoj en Usono, kiujn ili premiis al li pro sia kapablo venki en kurkonkursoj.[2] Diplomiĝinte el Universitato de Jork en historio (2002),[3] kaj ricevinte jurgradon el la Universitato de Otavo (2011), Hussen sukcesis je la advokatekzamenon en la septembro de 2012.

Hussen estas edziĝinta al Ebyan Farah, kiu ankaŭ estas somali-kanadano.[2] Ili havas tri filojn.

Notoj redakti

  1. Election results since 2015, York South–Weston (Ontario) ("Elektorezultoj post 2015"), Elections Canada. Alirita la 4-an de aprilo 2018.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Catherine Porter, In Canada, an Immigration Minister Who Himself Is a Refugee, ("La kanada ministro pri enmigrado kiu mem rifuĝis"), The New York Times, la 6a de septembro 2017. Alirita la 4-an de aprilo 2018.
  3. American Islamic Leadership Coalition Arkivigite je 2012-01-16 per la retarkivo Wayback Machine ("Usona islama estreca koalicio"). Alirita la 11-an de januaro 2014.