Universitato de Otavo

La Universitato de Otavo (angle University of Ottawa; france Université d'Ottawa) estas la plej grava dulingva universitato (angla kaj franca) de Nordameriko, situanta centre de la federala ĉefurbo de Kanado, Otavo, je la orienta bordo de la Kanalo Rideau.

Universitato de Otavo
UOttawa-Tabaret Hall-2008-05-05.jpg
fondodato 1848
Situo
Geografia situo 45° 25′ 20″ N, 75° 40′ 57″ U (mapo)45.4222-75.6824Koordinatoj: 45° 25′ 20″ N, 75° 40′ 57″ U (mapo)
Diversaĵoj
retejo https://www.uottawa.ca/fr Oficiala retejo
Map
Universitato de Otavo
Devizo Deus Scientiarum Dominus Est
[Dio estas la Sinjoro de Scio]
Fondiĝis 1848
Speco publika
Buĝeto CA$100,5 milionoj[1]
Rektoro Gilles G. Patry (ĝis junio 2008)
Kanceliero Huguette Labelle
Dungitaro 3.048
Nediplomitaj studentoj 30.283
Postdiplomaj studentoj 4.100
Situo Otavo ( Ontario, Kanado )
Kampuso Enurbe: 105 akreoj
Retejo uottawa.ca
Information icon.svg
vdr

Fondita de la Oblataj Misiistoj de Senmakula Maria en 1848, Kolegio de Bytown estis malgranda katolika lernejo. La universitata establaĵo (iĝis Kolegio de Otavo en 1861) ricevis sian reĝan ĉarton en 1866 kaj sian pontifikan ĉarton en 1889. En 1965 la universito iĝis laika kaj ricevis la unuan fojon helpmonojn de la provinco de Ontario.

Hodiaŭ la universitato havas dek unu fakultatojn, kiuj proponas multajn kursojn en lernplanoj de unua, dua kaj tria cikloj, krome profesiajn lernplanojn en diversaj disciplinoj.

La dek unu fakulatoj estas:

  • Artoj (literaturo)
  • Civila juro
  • Common law (juro de brita tradicio)
  • Edukado
  • Inĝeniera fako
  • Medicino
  • Sansciencoj
  • Natursciencoj
  • Sociaj sciencoj
  • Superaj kaj postdoktorecaj lernadoj

La magistrecoj kaj la doktorecoj estas proponataj en multaj disciplinoj de la fakultato de la superaj kaj postdoktorecaj lernadoj. La Universitato de Otavo proponas la duan plej grandan oferton de lernoplanoj en Ontario. La Universitato de Otavo havas ankaŭ la duan plej grandan lernoplanon de doktorecaj kaj kunlaboraj lernadoj en Ontario.

La universitato akceptas pli ol 30 000 studentojn, de kiuj du trionoj havas la anglan lingvon kiel gepatran lingvon.

Estas du semajnaj revuoj publikigataj de la studentoj: La Rotonde en la franca kaj The Fulcrum en la angla.

NotojRedakti