Poli(Metila metakrilato)

(Alidirektita el Akrila vitro)
Poli(Metil-metakrilato)
Plata kemia strukturo de la Poli(Metil-metakrilato)
Tridimensia kemia strukturo de la monomero de la Poli(Metil-metakrilato)
Kemia specimeno de la elementa kemio bromo uzata por instruado. La testotubo enhavanta la korodan substancon estas enmetita en akrilata plasta kubo.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Polimero de la metila 2-metil-propanoato
Kemia formulo
[C5H8O2]n
CAS-numero-kodo 9011-14-7
ChemSpider kodo 2297496
PubChem-kodo 3032549
Fizikaj proprecoj
Molmaso 100117 g·mol-1
Denseco 1.18g cm−3
Fandpunkto 160 °C
Refrakta indico  1,4905
Ekflama temperaturo 250 °C
Mortiga dozo (LD50) 636 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R24 R24 R40
Sekureco S36/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H315, H317, H319, H332, H334, H336, H370, H372, H402
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P261, P264, P270, P271, P272, P312, P314, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P363, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Poli(Metil-MetAkrilato)PMMA, en faka lingvaĵo ankaŭ pli simple sen aldonaj signoj unuvorte nomebla polimetilmetakrilato kaj neformale nomata akrila vitro, estas sinteza vinila polimero, produktita per vinila polimerizo de la monomero metila metakrilato. Ĝi estas rigida termoplasta[2][3] materialo, travidebla kaj senkolora, kiu estas konsiderata unu el la plej modernaj kaj pli komerceblaj polimeroj en la merkato, pro ĝia facila muldkapableco, pro ĝia malpezeco kaj alta rezisto al aplikata forto. Ĝi ankaŭ nomatas akrilata vitro aŭ simple akrilataĵo, ofte uzata kiel malpeza kaj disbato-rezista alternativo al la vitro. Ĉi-materialo povas esti uzata kiel muldo-rezinoj, farboj kaj protekto-tavoloj, krom multaj aliaj aplikoj.

Proprecoj redakti

Poli(metila metilakrilato) estis disvolvita en 1928 en pluraj malsamaj laboratorioj fare de multaj kemiistoj, tiel kiel William Chalmers (1905-1995), Otto Röhm (1876-1939), kaj Walter Bauer (1897-1963). Tamen, ĝi estis unue komercita en 1933 fare de la usona entrepreno Rohm and Haas sub la registrita marko Pleksiglaso.

PMMA estas ekonomia alternativo al la polikarbonato[4] kiam streĉo-forto, fleksebleco-forto, travidebleco, polurado-kapableco kaj ultra-viola rezistemo estas pli gravaj ol rezistoforto, kemia rezisto kaj varmo-rezisto. Krom tio, poli(metila metilakrilato) ne enhavas bisfenolon A, potence damaĝan substancon kies subunuoj uzatas en la produktado de la polikarbonatoj. Ĝia prefero kuŝas sur ĝiaj moderaj propraĵoj, facila manipulado kaj prilaborado krom malalta kosteco. Poli(metila metilakrilato) ne modifita kondutas sin kiel rompebla materialo kiam ekspoziciata al peza ŝarĝo, ĉefe sub frapoforto, kaj estas pli inklina al grataĵoj ol la konvenciaj neorganikaj vitraĵoj, tamen la modifita PMMA povas atingi altajn rezistojn kontraŭ grataĵoj kaj frapoj.

Historio redakti

La unua akrilata acido estis kreita en 1843. Metakrilata acido, derivita el la akrilata acido estis formulita en 1865. La reakcio inter la metakrilata acido kaj la metanolo rezultas en la estero metila metakrilato. Poli(metila metakrilato) estis malkovrita komence de 1930[5] de britaj kemiistoj Rowland Hill kaj John Crawford ĉe Imperial Chemical Industries (ICI), en Anglio. ICI registris la produkton sub la registrita marko Perspex.

Ĉirkaŭ la sama epoko, la kemiisto kaj industriisto Otto Röhm en Germanio provis produkti sekurecan vitraĵon per polimerizado de la metila metakrilato inter du tavoloj de vitraĵoj. La polimeraĵo separita el la vitraĵo estis klara plasta folio, kiun Röhm donis la registritan markon Pleksiglaso, en 1933. Kaj Perspex kaj Pleksiglaso estis komercitaj en la fino de la jardeko 1930. Dum la 2-a Mondmilito, kaj Aliancitaj kaj Aksaj fortoj uzis akrilatan vitraĵon por submarŝipaj periskopoj kaj aviadilaj ventoŝirmiloj, kanopoj kaj artileriaj turoj. Aviadilpilotoj, kies okuloj estis damaĝitaj per fragmentoj de PMMA estis pli bonfartaj ol tiuj vunditaj per normaj vitraĵoj, elmontrante pli bona kongruon inter la homa histo kaj PMMA ol la fragmentoj de vitraĵoj. Civilaj aplikoj sekviĝis postmilite.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Pubchem
  2. Termoplastaĵo estas muldebla substanco per uzo de la varmo.
  3. Termorigidaĵoj aŭ termofiksaĵoj estas artefaritaj polimeroj kiuj ne ŝanĝiĝas per uzo de la temperaturo, kontraŭe de la termoplastaĵoj kiuj moliĝas kaj fandiĝas.
  4. Polikarbonataĵoj estas grupoj da termoplastaj polimeroj enhavantaj karbonatajn grupojn en ĝiaj kemiaj strukturoj.
  5. Encyclopedia of 20th-Century Technology