Aladár Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Aladár estis hungara pentristo, altlerneja instruisto.

Aladár Németh
Persona informo
Naskonomo Németh Aladár
Naskiĝo 25-an de januaro 1931 (1931-01-25)
en Ukk
Morto 2-an de novembro 2001 (2001-11-02) (70-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo akademiulo • fasonisto
vdr

Aladár Németh [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1931 en Ukk, li mortis la 2-an de novembro 2001 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Németh abiturientis en Sümeg en 1949, poste li estis helplaboristo en fabriko en Budapeŝto, sed li plulernis kaj akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1955. Lia ĉefinstruisto estis András Dózsa-Farkas. Post la diplomo li laboris jaron en fabriko pri aŭtobusoj, poste li estis liberprofesia fasonisto. Li faris fasonojn ekzemple al ŝipoj, traktoroj maŝinoj. Inter 1964 kaj 1992 li instruis kiel asistanto en la Industriarta Altlernejo, ekde 1970 docento, inter 1973-1983 en rango katedrestro. En 1970 li studvojaĝis al Usono. Inter 1983 kaj 1992 li gvidis instituton, poste li denove okupiĝis nur pri fasonadoj. Li ricevis premiojn inter 1971-1989.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szín és formatervezés a gépiparban (1966, kun András Dózsa-Farkas)
  • Ipari formatervezők képzése Magyarországon (1974)
  • Visszatekintés (1995)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti