Aladár Tóth [tOt], hungare Tóth Aladár estis hungara verkisto pri muzikosciencisto kaj muzikkritikisto.

Aladár Tóth
Persona informo
Naskonomo Tóth Aladár János Mária
Naskiĝo 4-an de februaro 1898 (1898-02-04)
en Székesfehérvár
Morto 18-an de oktobro 1968 (1968-10-18) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Memorigilo Aladár Tóth
Familio
Edz(in)o Annie Fischer vd
Profesio
Okupo muzikologo • muzikhistoriisto • muzikkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aladár Tóth naskiĝis la 4-an de februaro 1898 en Székesfehérvár. Li mortis la 18-an de oktobro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Tóth frekventis universitaton en Budapeŝto. En 1920 liaj kritikoj aperis en diversaj gazetoj, revuoj, ekzemple en Nyugat. Li ofte redaktis aprezojn pri Béla Bartók, Zoltán Kodály, Ernő Dohnányi kaj Leó Weiner. Li parte redaktis la duvoluman "Muzikan Leksikonon". En 1937 li edziĝis al Annie Fischer. En 1940 la geedza paro migris al Svedio, sed ili revenis en 1946. Aladár Tóth iĝis estro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li ricevis premion Kossuth en 1952. Dum la revolucio en 1956 oni eksigis lin en la Operejo, poste li rezigne vivis en sia hejmo.

Liaj verkoj (elekto) redakti

  • diversaj kritikoj kaj eseoj
  • mallongaj historioj pri operoj
  • Zenei lexikon (Muzika Leksikono)
  • pri Mozart 1941
  • Zenei lexikon (prilaborita) 1965

Memorigiloj redakti

  • Muzika lernejo Tóth Aladár
  • memortabulo

Fontoj redakti