Alajos RODER [alajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Roder Alajos estis hungara pastro, kanoniko, abato, profesoro.

Alajos Roder
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1812 (1812-09-04)
en Malá Bíňa
Morto 4-an de marto 1878 (1878-03-04) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • lernolibroverkisto
vdr

Alajos Roder [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1812 en Hungara reĝlando en Kisbény (nuntempa vilaĝparto en Bíňa en Slovakio). Li mortis la 4-an de marto 1878 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Alajos Roder frekventis gimnaziojn en Tata (Hungario) kaj Székesfehérvár, poste li lernis filozofion en Nagyszombat, teologion en Reĝa Universitato de Pest. Li pastriĝis en 1835. Post siaj studoj li estis pastro en Buda, en 1840 li estis predikisto kaj instruisto en la menciita universitato, en la sekva jaro pastro en Felsőludány. En 1850 li estis nomumita profesoro kaj predikisto de la universitato, en 1859 publika ordinara profesoro. Li estis elektita rektoro en la studjaro 1867, en la sama jaro kanoniko, poste abato. Liaj bibliaj lernolibroj estis uzataj dum duonjarcento, ili aperis ankaŭ en la minoritataj lingvoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Egyházi énekek (Eklezia kantlibro), (1837)
  • Szózat a kath. ker. hivekhez (1848) - solena prediko
  • Bibliai történetek kisebb gyermekek számára (Bibliaj historioj por infanoj), (1850, la 35-a eldono en 1902, dume ankaŭ en la minoritataj lingvoj)
  • Beszéd, melyet a m. kir. egyetem... (1868) - universitata parolado

Fontoj redakti