Bíňa
Bíňa [bina], hungare Bény [bEnj] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
Bíňa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 943 56 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 433 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 55′ N, 18° 39′ O (mapo)47.9222222218.64166667Koordinatoj: 47° 55′ N, 18° 39′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 130 m [+] | ||
Areo | 23,5 km² (2 350 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||


Bazaj informoj redakti
- Areo: 24 km²
- Supermara alteco: 132 m
- Loĝantaro: 1460
- Poŝtkodo: 943 56
- Aŭtokodo: NZ
- Telefonprefikso: 36
Situo redakti
Bíňa situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Želiezovce-Štúrovo. La lasta urbo troviĝas 16 km-ojn for.
Historio redakti
Pli frue loĝis tie malamikoj de romianoj kaj avaroj. La lastaj konstruis remparon. En la 11-a jarcento la hungaroj havis tie teran fortikaĵon. La unua mencio pri la loko devenis el 1135 en formo Byn. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj Nagy (=Granda) kaj Kis (=Malgranda) Bény. La poloj rabadis ĉi tie en 1683. En 1910 loĝis tie 1557 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány, poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Bíňa 1438 da homoj (1289 hungaroj, 130 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En la iama Kisbény naskiĝis hungara kanoniko Alajos Roder.