Albin Rovács
hungara advokato
Albin Rovács [rovAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rovács Albin estis hungara advokato, arkivisto.
Albin Rovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 6-an de septembro 1843 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Komárom |
Morto | antaŭ ol la 25-an de decembro 1921 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Reĝa Jura Akademio |
Okupo | |
Okupo | arkivisto • advokato • redaktoro |
Albin Rovács[1] naskiĝis la 6-an de septembro 1843 en Komárom, li mortis la 25-an de decembro 1921.
Biografio redakti
Albin Rovács frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Nagyszombat, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Jura Akademio (Pozono). Post la diplomo li estis notario kaj nobela juĝisto en sia naskiĝurbo. Li akiris advokatan licencon en 1869, poste li estis advokato ĝis 1893, pli poste arkivisto en Komárom.
Jam ekde 1862 liaj kontribuoj aperis ekzemple en Vasárnapi Ujság. En la sekva jardeko li estis ankaŭ redaktoro ĉe lokaj gazetoj.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A Komáromi vár leszerelése (1901)
- A magyar játékszíni társaság 1790. (1902)
- Komárom kereskedése Nagyszombattal háromszáz évvel ezelőtt (1904)
- Adatok az 1763. nagy földrengésről (1906)
- Komárom (monografio, 1907)
- Komárom pusztulása (1915)