Aleksandr Aleksandroviĉ MIKULIN (n. 14-an de februaro 1895 en Vladimir; m. 13-an de majo 1985 en Moskvo; ruse Александр Александрович Микулин) estis fama rusia kaj soveta motorkonstrukciisto.

Aleksandr Mikulin
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1895 (1895-02-02)
en Vladimir
Morto 13-an de majo 1985 (1985-05-13) (90-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Teknika Universitato • Nacia Teknika Universitato de Ukrainio «Kieva Politeknika Instituto Igor Sikorskij» vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo aerokosma inĝeniero • inĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mikulin komencis sian laboron en 1915 en NAMI (Scienca Instituto por Aŭtomotoroj) sub gvido de Boris Steĉkin. Tie oni kreis en 1916 la unuan rusan aviadilan motoron AMBS-1 kun 300 ĈP ĉe 1800 U/min.

Poste Mikulin perfektigis en 19251928 sur bazo de aviadiloj de Hugo Junkers AM-13, V-12-an motoron kun 880 ĈP ĉe 2150 min−1. Per tiuj spertoj Mikulin partoprenis en Centra Instituto pri Aviomotoroj (ZIAM) je konstruado kaj evoluigo de la unua rusa aviomotoro kun akvomalvarmigo (Mikulin AM-34), kiu havis la povumon kun kompresoro ĝis 920 kW. La motoro estis uzata ĉe distanc-fluga Tupolev ANT-25. Lia plej konata kontruaĵo estas Mikulin AM-38 kun 1300 kW, uzita en Iluŝin Il-2.

Post la dua mondmilito, Mikulin okupiĝis pri projektado de gasturbinoj por la aviado. En la 1950-aj jaroj, Mikulin kaj Sergej Tumanski evoluigis la plej fortan por tiu tempo reagmotoron de la mondo, Mikulin AM-3M kun 9500 kg ŝovforto, kiu estis serie produktita ekde 1952 kaj uzata en la unua pasaĝera reagaviadilo de Sovetunio, Tupolev Tu-104.

Aviomotoroj redakti

  • Mikulin AM-34 por Tupolev ANT-25
  • Mikulin AM-35
  • Mikulin AM-38 por Iluŝin Il-2
  • Mikulin AM-39
  • Mikulin AM-42

Reagmotoroj redakti

Eksteraj ligioj redakti